Falĉi la falĉiforman anemion

`Falĉilforma anemio` estas terura, komplika malsano. Ĝi estas genetika difekto en la produktado de la ruĝaj ĉeloj (eritrocitoj) en la sango, tiel ke ili montras strukturon en stranga formo simila al falĉiloj. Pro tio, ili ne sukcesas ĝuste plenumi sian funkcion de transportado de oksigeno al la korpo. La malsano do evoluas en krizoj, dum kiuj tiuj eritrocitoj ŝtopas la sangocirkuladon kaj tro rapide mortadas. Sekvas paleco, iktero, malforteco, pligrandiĝo de la lieno kaj precipe fortaj ostaj doloroj. Laŭ sia genetika karaktero, tiu malsano atakas preskaŭ nur negrojn.

Dum la lastaj jaroj, fakuloj pri Hematologio klopodadis tamen trovi solvon. Kaj ili nun tion sukcesas atingi,…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.

Preĝo sub la verda standardo – L.L.Zamenhof

Preĝo sub la verda standardo – L.L.Zamenhof

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
fortego, la mondon reganta,
al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
kaj fonto de vivo konstanta,
al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
sed ĉiuj egale en koroj Vin sentas,
al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
kun dogmoj de blinda fervoro:
silentas nun ĉiu disput’ religia
kaj regas nun kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas en ĉiuj egala,
kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
sed ĝi sin dividis batale;
popolo popolon atakas kruele,
frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
redonu la pacon al la infanaro
de l’ tuta homaro!

Legu pli kaj aŭskultu ĉe: ESPERANTA RETRADIO

“Pasis UK-oj cent” Solena kanto por la kongreso!

La baldaŭa Universala Kongreso en Lillo estos speciala okazaĵo – tio estas la 100-a kongreso. Tia okazaĵo estas rimarkinda. Do mi pretigis specialan kanton, dediĉitan al la unuaj cent kongresoj.

Honore al Zamenhof, la kreinto de nia lingvo, la kanto estas bazita sur lia neforgesebla parolado dum la unua kongreso. Li diris tiam, interalie:

Fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, … por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas.

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.

Tri festotagoj en julio

En la mondo ekzistas preskaŭ 200 landoj. Eble pluraj el ili havas sian nacian festotagon en ĉi tiu monato, en julio. Sed mi konas nur du: unu, ĉar mi studis la anglan, la duan, ĉar mi vivis en Francio. Tiuj naciaj festotagoj estas la 4-a de julio – en Usono – kaj la 14-a de julio – en Francio.

Pri la usona festotago:

Antaŭ esti Usono, la orienta parto de tiu lando estis kolonio de Anglujo. Sed – ĉefe pro ekonomiaj motivoj – la loĝantoj de la tiel nomataj “Dek tri Kolonioj” deziris sendependecon.

“Antaŭ la revolucio, la plejparto de la homoj en la Britaj Nord-Amerikaj Kolonioj konsideris sin lojalaj regnanoj de la Brita Krono, kun la samaj rajtoj kaj devoj kiel homoj en Britio. Tamen,…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.

Elsendo de Pola Retradio

Lillo2015

El la kongresurbo Lillo2015 – Barbara
Laŭvicajn 8 el 16 ravaj lokoj kandidatiĝantaj por la titolo Nova Mirloko de Pollando ni prezentas en la 459-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Sed la hodiaŭa programo enhavas programerojn ne nur registritajn en Varsovio, sed ankaŭ en Lillo, kie jam troviĝas viaj raportistoj Barbara, Milada kaj Krystyna. Ni do dividas kun vi kelkajn unuajn impresojn el la kongresurbo de la 100-a UK, ni citas el la letero de nia kanada aŭskultanto Bruce Crisp pri atendoj ligitaj kun nia raportado el Lillo. Milada prezentas la unuan faskon de la patronoj de la kongressalonoj. En nia programo kantas hodiaŭ E-kanton fama franca kantisto Max Roy Carrouges. La parale legeblaj kaj aŭskulteblaj fragmentoj de nia elsendo aperos ĉe nia paĝo post la kongresa tempo.

E_elsendo el la 24.07.2015