La estonteco de lingvoj en la mondo

La angla kiel gepatra lingvo forte malkreskos, la araba kreskos, nur kelkaj lingvoj regos en la mondo, plej multaj lingvoj elmortos.

La lingvo estas “vortaro de paliĝintaj metaforoj”, diris Jean Paul. Kiam ni estas farintaj ion, ni esprimas la pasintecon per ido de la prahindeŭropa “kap”, kio signifis “kapti”. Abstraktaj nocioj kaj gramatikaj elementoj ekestis el vortoj por konkretaĵoj, el vortoj kiel kapo aŭ ventro ekzemple fariĝis lokindikoj kiel “antaŭ” aŭ “mezo”. Sed ne nur la signifo de vortoj pli ĝeneraliĝis , sed ankaŭ la formo, vortoj pli mallongiĝis, kunmetiĝis. Gramatiko estas disfalo, aŭ kiel diras la israela lingvisto Guy Deutscher, “ĝi estas senkompata maŝino por blankigo kaj kunpremado”. Kaj tiel la…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio

Gramatikero: Internaciaj Vortoj

Vizitu: http://gramatikero.blogspot.com.br/

 
Imagem inline 2

 
INTERNACIAJ VORTOJ

As chamadas palavras estrangeiras, isto é, aquelas que a maior parte das línguas colheram de uma fonte, são empregadas, em Esperanto, sem alteração, apenas recebendo a ortografia desta língua, mas nas diversas palavras provenientes de um radical é melhor usar, sem nenhuma alteração, só o vocábulo fundamental, deste formando as demais palavras consoante às regras do Esperanto. Exemplo: teatro (teatro); teatra (teatral); teatre (teatralmente). Esta é a 15ª regra do Esperanto.

Palavra internacional é aquela que  satisfaz três condições:

  1. soa ou é escrita de maneira similar em diversas línguas sem a mesma origem linguística.

  2. tem o mesmo ou aproximado significado em diversas línguas.

  3. a palavra tem a mesma origem. (etimologia)

As palavras internacionais mais divulgadas são nomes geográficos, de povos, empresas ou produtos.

Continuar lendo Gramatikero: Internaciaj Vortoj

La deveno de la nomo Sukerpano

Sukerpano en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
​Unu el la plej mondkonataj poŝkartoj de Brazilo nomiĝas Suker-Kano (Pão de Açúcar), kie ekzistas pendvagonoj ligante la montojn Urka kaj Suker-Kano. Ĉu vi scias, kial tiu monto havas tiun strangan nomon? Ĉu hazarde la monto memorigis al la stomako de portugaloj dolĉan panon de sia fora patrujo? Ĉu ili lekis la ŝtonon de la monto kaj konstatis, ke ĝi estas dolĉa? Fakte, la respondo ne estas tiel freneza.
Antaŭ sia alveno al Brazilo, portugaloj havis la kutimon kultivi sukerkanon en la insulo Madejro en Afriko. En tiu tempo kansukero ne estis vendata en plastaj saketoj, kiel ni kutimas aĉeti en superbazaroj. La kansukero estis komercata per konusaj muldiloj, kiuj en tiu tempo estis nomataj “Sukera lignostango” (Pau de Açúcar). Ĉar la monto de Suker-Pano havas konusan formon, ĝi memorigis al la portugaloj tiun “Pau de Açúcar”. Tamen pro la evoluo de la lingvo, la prononco de la vorto “pau” (paŭ)- lignostango fariĝis pão(pao)- pano. Jen la klarigo pri tiu amuza nomo.
Artikolo de Alvaro Mota, el Almanako Lorenz (2015)

​Kontribuo de Roze (PMA)

IKEo (Aulas ao Vivo de Esperanto): http://bit.ly/pma-ikeo
Esperanto@Brazilo: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Kial gravas bone kompreni la parolatan Esperanton?

Ĉar, ekzemple, nur tiel oni povas ĝui teatraĵojn!

Antaŭ kelkaj jaroj mi emeritiĝis kaj forlasis, post 50 jaroj, la universitatan mondon. Ĝuste tiam mi verkis tekston por kabareda monologo, kies titolo estis: “Preter l’ trikvarono de l’ vojo – El la universitata RID-punkto”. Temis pri kolekto de kelkaj humuraj, foje spicaj, travivaĵoj pri mia universitata vivo, komence kiel studento kaj asistanto en Italujo kaj poste en Israelo, kiel universitata preleganto.

Mi prezentis la monologon laŭ la stilo de “staranta komediisto” unuafoje en esperanta tutlanda kunveno kaj…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio

Elsendo de Pola Retradio

 

Clelia Conterno Guglieminetti
Clelia Conterno Guglieminetti

Komence de la 473-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia aktualaĵo aperas sojle de la vizito de la pola prezidento en Germanio. La kulturkronika informo rilatas al la nova sidejo de la Mielkuka Muzeo en Toruń, Pollando. La E-informo sciigas pri la nova originala E-romano de la eldonejo „Edition Iltis”. Temas pri „Ho, tomboj de l’ prapatroj” de Clelia Conterno Guglieminetti, aperanta okaze de la 100a naskiĝdatreveno de la aŭtorino (1915-1984), kiu verkis en la itala kaj en Esperanto. La programon – en kiu muzike akompanas nin fragmente la kanto „Reva danco” de Kapriol’ el ilia KD „Kavaliriko”, eldonita de Vinilkosmo – finas Leterkesto. La tekstoj de la komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Novaĵoj.

E_elsendo el la 28.08.2015