Brazila Esperanto-Kongreso: Manaŭso, Amazonio

UNUAFOJE…
AMAZONIA ESPERANTO-ASOCIO (AEA), 
BRAZILA ESPERANTO-LIGO (BEL), 
BRAZILA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (BEJO)
KUNIGAS SIAJN FORTOJN POR OKAZIGI GRAVAN KONGRESON EN AMAZONIO, LA VERDA PARADIZO, LA PULMO DE NIA PLANEDO!
VIA PARTOPRENO
ESTAS EGE GRAVA, KREDU!
NEFORGESEBLAJ TRAVIVAĴOJ, ALTNIVELAJ PRELEGOJ, KANZONOJ DE NIA TALENTA ARTISTINO NEIDE BARROS RÊGO K.A. VIN ATENDAS EN MANAUS POR ĜOJIGI KAJ RIĈIGI VIAN KORON.
NE PERDU PRIVILEGIAN ŜANCON TURISMADI EN LA NORDA BRAZILO!
Nia brava Ciro Gomes de Freitas — Ĝenerala Direktoro de TRANSNACIA ESPERANTO-TV planas filmi nian 51-an Brazilan Kongreson de Esperanto k 36-an BEJO-Kongreson – 22/26 januare 2016 – por ke nia tutmonda samideanaro detale analizu ĉion, kion BEL/AEA/BEJO realigos en Manaus:
Pli da informoj:
BV. SENDI ĈI MESAĜON AL VIAJ KONTAKTOJ!
Dezirante Ĝojan Kristnaskon k Prosperan Novjaron al vi k familio,
elkore vin salutas k dankas 
Amarílio Hevia de Carvalho – UEA/FD – Barra do Garças – Brazilo

500a Elsendo de Pola Retradio

En la komenco de la 500-a E-elsendo ĉe la www.pola-retradio.org ni prezentas aktualaĵojn kun informoj pri la vizito de la pola prezidento en Ĉinio,  pri bonaj rezultoj de la varsovia flughaveno de Frederiko Chopin kaj pri procentaj donitaĵoj pri infanoj kaj gejunuloj en la pola socio. Nia scienca temo rilatas al la integra rolo de muziko. La hodiaŭa rondcifera elsendo de la varsovia Pola Retradio en Esperanto estas la okazo por Barbara kaj Maciek interŝanĝi kelkajn opiniojn pri la nuno kaj daŭrigeblaj tradicioj de la profesiaj  E-lesendoj.  La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj.  En la rubriko Sciencaj Informoj same paralele aŭdeblaj kaj legeblaj estas temoj de nia Scienca Bulteno. En la programo kantas gejunuloj el Bjalistoko. Ramona van Dalsem plenumas la kanton „Al suna optimismo”.

E_elsendo el la 25.11.2015

RENKONTO EN LA PARAIBA VALO EN LA URBO BARRA MANSA

Dimanĉe, la 8-an de novembro 2015, dudeko da entuziasmuloj kunsidis en la urbo Barra Mansa, en ŝtato Rio de Janeiro, por unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraíba Valo.

Asocio Esperantista de Rio de Janeiro (AERJ) apogis la eventon, organizis la programon, informadon kaj etan libroservon.

Matene, post kelkminuta aŭskultado de gitarludo (dum la homoj alvenis kaj kafumis), okazis du prelegoj: Alan Argolo prelegis pri la ĵus okazinta partopreno de Esperantobudo en la Internacia Librofoiro en Rio kaj Fernando Pita prelegis pri la financaj eblecoj en Esperantoaktivado. Posttagmeze, Sílvio Márcio prelegis pri Kooperativismo kiel Ekonomia Alternativo kaj Paulo S. Viana prezentis la tradician “Guton da Gramatiko”. Post ĉiu prelego sekvis diskuto.

Dum la renkonto oni informis pri aliaj Esperantoeventoj en tiu regiono. La proksima renkonto en la Paraiba Valo okazos en Lorena/SP, en la unua jarduono 2016.

informoj: Paulo Sérgio Viana

 

Elsendo El Pola RetRadio

En la 495-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia ĉiusemajna felietono estas dediĉita al la varsovia Tombo de Nekonata Soldato, en la kunteksto de ĝia ĵusa 90-jariĝo kaj pasonta la 11-an de novembro pola nacia festo, Festo de Sendependeco. Nia komenca kulturkronika informo rilatas al interesa ekspozicio rigardebla ĝis la mezo de decembro 2015 en Collegium Polonicum en Słubice kaj dediĉita al Karl Dedecius. La E-komunuma informo memorigas pri la okazonta fine de novembra Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo. Denove en la fino de la programo aŭdiĝas leterkesta programero, en kiu i.a. ni citas el la pensiga letero de nia brita aŭskultanto pri migrantoj aŭ rifuĝintoj. La kulturkronika informo kaj la felietono estas paralele audeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo. La felietonon akompanas muzika citaĵo el Fantasie-Impromptu in cis-moll (Do-dies’ minora) de Frederiko Chopin. Kaj ene de la elsendo kantas Ĵomart kaj Nataŝa pri „Reva vojaĝo” devenanta el ilia KD „Amu min”.

E_elsendo el la 06.11.2015

Elsendo el Pola Retradio

La 494-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org enhavas laŭvican, ĉi-foje jam la 32-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la vizito de la pola prezidento en Rumanio. Alia temo estas la enspeza diskriminacio de virinoj en la Eŭropa Unio. Temo el la pola gazetaro rilatas al ukrainaj enmigrantoj en Pollando, kies nombro superis dum du lastaj jaroj kelkdek mil personojn. La scienctema rubriko prezentas novan polan inventaĵon Pilobox. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Tio koncernas same la sciencbultenan temon. Muzike ni memorigas Paŭlon Moĵajev en la kanzono „Olda Pian’” el lia KD „Pluke Traduke”.

E_elsendo el la 03.11.2015