Vastaj laboroj en BONA ESPERO

Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia informas nin:
Koncerne niajn aktualajn eduk-programojn en Bona Espero ni sendas al vi fotojn kaj informon pri nia nuna projekto kunlabore kun la Universitato de Brasilia UNB, pere de sia Centro de  Estudos do Cerrado en Alto PARAISO.
Temas pri dujara projekto subvenciata de  CNPq, por instruado pri agroekologio, familia legomproduktado, protekto de akvo-fontoj, nutra sekureco, socia komunikado ktp.  por 50 adoleskantoj elektitaj en 5 ” assentamentos” , setlejoj,de nia regiono. La kurso okazas en la  grundoj de la  familioj, sed  periode la gejunuloj kaj profesoroj gastas tutan semajnfinon  en Bona Espero por plenumi teoriajn aktivecojn. 
Ni sukcesis subvencion de 2  Rotary kluboj   por liverado al la gelernantoj  de  180 diverstipaj agrikulturaj laboriloj en la valoro de 6 mil realoj. Celo de la projekto estas eviti la fuĝon el la kamparo, gravega problemo en nia regiono de Gojas.
Krome ni organizas semajnfinojn por esperantistoj, pro skoltoj , rotarianoj kaj spiritualaj eventoj diverstipaj.Korajn salutojn kaj sukceson al  Programo Mia Amiko! 

1.felicxa alveno de la rotarianoj tra la rivereto 2..alvenas la laboriloj 4.prezento de la projekto 6.rotarianoj en Bona Espero por servi!

Programo Mia Amiko: Feliĉan Datrevenon!

Nia “Programo Mia Amiko” multe kreskis dum 4 jaroj. Tiu programo estas funde dediĉata al formiĝo de esperantistaro.  Ĝi estis lanĉita antaŭ 4 jaroj, en la 15a de Decembro, 2011. Tiu programo ne estas simpla metodo por instruado de Esperanto. Ĝia ĉefa propono estas, krom instrui la lingvon, ankaŭ fari esperantistojn, kiuj povos fariĝi instruistoj kaj volontuloj por nia movado. Nur esperantistoj instruas Esperanton. Nur esperantistoj fakte spertas la Esperantan Kulturon. Nur esperantistoj iras al Esperantaj Kongresoj kaj laboras por la diskonigo de la lingvo tra mondo. Kial? Ĉar, nur esperantistoj sentas multe pli ol senti simplan ĝuon de lingva konado.  La esperantistaro formas komunumon en internaciskala sento, ĉirkaŭ la originalaj ideoj de la kreinto de Lingvo Internacia, nia kara D-ro Zamenhof, kiu naskiĝis en tiu tago.

Nia programo PMA omaĝas hodiaŭ D-ron Zamenhof, ĉar ni sentas ke liaj originalaj sentoj ene de Esperanto-Movado, surbaze de interamikeco de la homaro, estas la nura vera celo de Esperanto. De ĝi venos la progresoj en aliajn kampojn de la homa aktiveco.

Vivu Dro Zamenhof!

Vivu Programo Mia Amiko!