Radio Vatikana: elsendo 2016-03-30

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-30

  • La pardono de Dio estas ĉiam pli granda ol ĉio ajn kiun ni povus riproĉi al ni (kp. psalmo 51 (50)); tviteraj mesaĝoj
  • Pakistano: la papo faris fortegan alvokon por la defendo de la kristana minoritato – kristanoj kaj islamanoj ariĝis por preĝoviglado – daŭra postulo por la mortkondamno de Asia Bibi
  • UN: sen la kontribuoj de la virinoj, ne estos eble atingi la celojn fiksitajn de la aferlisto por la eltenebla evoluo
  • Centrafrika Respubliko: la nova prezidanto enoficiĝis en nova etoso de paco
  • Mjanmaro: la nova prezidanto kaj novaj ministroj komencis sian mandaton
  • Jemeno: oni daŭre esperas retrovi forkaptitan salezanan pastron – novaj bataloj en la interna milito
  • Japanio: la unuan fojon post la Dua Mondmilito, la japan armeo povos interveni eksterlande
  • Movada informo: la organizantoj de la 69a kongreso de IKUE en julio anoncis malaltiĝon de la restadkosto.

Muzaiko: elsendo 2016-03-30

Stefano Keller

Muzaiko: elsendo 2016-03-30

  • Mirejo rakontas pri Ezopo kaj Dumas
  • Fulma intervjuo kun , estrarano de UEA pri reprezentado de UEA ĉe UN, en Ĝenevo
  • Mirejo pri geedziĝfesto Koreio Japanio
  • Interalie – pozitivaj novaĵoj, elsendo 3
  • Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn

Efiko de la horŝanĝo je la korpo

La horŝanĝo pasintan dimanĉon al la somera tempo signifas por ni ke ni komencas nian tagon unu horon pli frue. La somera tempo tamen al multaj homoj kaŭzas sufiĉe grandan elritmiĝon. Esploroj montris ke tio ne trafas ĉiun homon same forte: “Precipe infanoj, altaĝuloj kaj vesperemuloj suferas sub tio”, diras dormesploristo de la medicina universitato de Vieno.

Malsame ol altaĝuloj infanoj kaj gejunuloj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Majesta kolekto: Ĉiuj papagoj en Brazilo

Unu estas sciencisto, la alia estas artisto. Kaj la kunlaboro inter tiuj du talentaj homoj produktis unu el la plej belaj libroj lastatempe eldonitaj en Brazilo. La titolo estas en la latina lingvo: “Terra Papagalli”; la pli ol 300-paĝa volumo enhavas inventaron pri ĉiuj naŭ specioj de psitakedoj (papagoj, papagetoj kaj araoj) ekzistantaj en Brazilo. La tekston verkis Profesoro Luís Fábio Silveira, el la Universitato de San-Paŭlo, respondeculo pri la sekcio pri birdoj de la Zoologia Muzeo de tiu universitato. La bildojn desegnis Eduardo Parentoni Brettas, kiun oni konsideras…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pola Retradio: elsendo 2016-03-29

Maciej Jaskot

Pola Retradio: elsendo 2016-03-29

– En nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun ni parolas pri lia partopreno kaj kontribuo en la konferenco de la Esplorcentro Facta Ficta de la Jagelona Universitato pri la populara kulturo en nia ĉiutaga vivo kaj pri lia poezia tradukdebuto;
– Niaj aktualaĵoj rilatas al la islamista terorista kampanjo en Pakistano; al klopodoj de Bruselo revenigi normalecon en la urbo; al nova pola leĝo malpermesonta forprenadi infanojn de la gepatroj pro ties malbona ekonomia situacio;
– Temo el la pola gazetaro rilatas al la entreprenitaj klopodoj kontraŭbatali la troan populacikreskon de Ips Typographus en Białowieża-Praarbarego;
– La sciencbultena temo traktas esplorojn pri plumkoloroj kaj kreon de novaj kolorigiloj dank’ al esploroj de paruoj kaj paseroj;
La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. La interparolo kun la antaŭmikforona gasto estas aŭdebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Muzike akompanas nin hodiaŭ Patric per sia kanzono “Ho, mia bela cikadino” el lia KD “Okcitanio” eldonita en 2012 de Vinilkosmo.