La riza urseto 2/3

La riza urseto

(dua parto el tri)

***
La ursido vekiĝis en nekonata stranga loko. Kvin gekoboldoj rigardis lin zorgoplene.

“Ĉu mi mortis?” – demandis la ursido.

“Ne. Vi nur svenis. Ĉio bonordos…” – respondis ridetante la plej malalta koboldo, turnante ringon kun ruĝa ŝtoneto ĉirkaŭ la dikfingro de sia maldekstra mano.

Kaj iom post iom, per la helpo de la gekoboldoj, la ursido komprenis…

(Legu pli ĉe  Esperanta Retradio)

PMA -Muziko: “Mi – amas vin” (Afonso Camboim)

Vidu bestojn
Birdon kiu forflugas
Tra landlimojn
Ĉar ĝi povas pepi
Ie ajn
 ……….
 Jen
En suda Atlantiko
Maljuna fiŝo
Rakontas fabelojn
Al pluraj fiŝidoj / Aliakvanaj
 ……….
Nur ni
Estas mutaj, surdaj
Antaŭ samspeculoj
Alilandaj
 ……….
Nur ni
La raciuloj
Kiuj skribas
Kiuj havas ko…
-munikilojn
 ……….
Neniu pli ol ni
Kiuj povas
Kiam volas
Kiuj diras “Mi”
“amas vin”.

Pola Retradio: Elsendo 2016-03-04

La 529-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 04.03.2016

– Ĉi-semajne nia felietono pri koninda Pollando prezentas la Nacian Parkon de la masivo Karkonosze en la montoĉeno Sudetoj (la sud-okcidenta Pollando);

– Komence ni notas CBOS-opinisondan rezulton pri granda socia subteno por la programo de la pola registaro;

– La riĉa kulturkronika kroniko informas pri la morto de Karl Dedecius, pri riĉa programo de la Nacia Muzeo en Kielce lige kun Sienkiewicz-Jaro kaj fine pri mistera tunelo retrovita sub la arsenalo en Krakovo;

– La movadaj informoj sciigas pri elekto de nova redaktoro de la revuo „Esperanto” – Attila Kaszás kaj pri la intenco de UEA aĉeti en Roterdamo por-Volontulan Domon.

– Muzike akompanas nin la grupo „Kore” per sia kanto „La sonĝoj”, kiu devenas el la disko „Kia viv’” eldonita de Vinilkosmo.

La komencaj aktualaĵoj, la kulturktronikaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Kulturkroniko”. En la rubriko „Felietonoj” estas samtempe legebla kaj aŭskultebla la felietono.

UEA: Komitatanoj B

Clipboard01

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 608
2016-03-04


OK KANDIDATOJ EN ELEKTO DE SES KOMITATANOJ B

Ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2016-2019. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. La nombro de kandidatoj estas malpli ol tiu en 2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, sed pli ol en 2013 kiam la elekto okazis inter 7 personoj.
La kandidatoj estas, en alfabeta ordo, Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Johan Derks (Serbio), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Roy McCoy (Nederlando), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio).
La voĉdonado okazos laŭ la maniero priskribita en la Ĝenerala Regularo.
Atentu, ke por ricevi voĉdonilon vi devas esti individua membro de UEA kaj havi aktualan poŝtadreson en la datumbazo de UEA. Por aliĝi vidu ĉe http://uea.org/alighoj/alighilo kaj vi povas kontroli vian poŝtadreson post ensaluto ĉehttp://uea.org/via/.

La riza urseto 1/3

La riza urseto

(unua parto el tri)

Iam, en densa arbaro, vivis kvin ĝemelaj geursidoj: tri ursidoj kaj du ursidinoj. Ili estis orfaj, ĉar ilian patrinon mortigis la ĉasistoj antaŭ kelkaj semajnoj. La geursidoj amis unu la alian kaj neniam disiĝis. Unu ursido estis pli forta ol siaj gefratoj kaj pli kuraĝa. Li ĉiam defendis la gefratojn, kiam iu besto provis ataki ilin. Alia ursido kapablis salti pli lerte ol siaj gefratoj, dum alia sukcesis grimpi pli rapide ol la resto. Unu ursidino havis la plej akrajn dentojn, per kiuj ŝi mordis plej efike, dum la alia ursidino prifieris pri siaj plej longaj kaj fortaj ungoj, per kiuj ŝi gratis pli forte ol siaj gefratoj.

Foje, unu soleca lupo observis  la geursidojn kaj rimarkis, ke neniu granda ursino ĉeestas apud ili por protekti ilin…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)