Patrina lakto estas pli ol nur nutraĵo

Patrina lakto estas la unua nutraĵo de multaj beboj. La homa patrina lakto enhavas tiom da sukermolekuloj kiel neniu alia. Esploristoj nun eltrovis: Nutri la infanon ne estas la sola tasko de la patrina lakto – ĝi efikas multe pli.

Kun pli ol 200 diversaj sukermolekuloj homoj posedas la plej kompleksan patrinan lakton de ĉiuj suĉuloj. Ĝuste tiu komplekseco malfaciligas al la sciencistoj malkaŝi la diversajn efikojn de la patrina lakto por patrino kaj infano. Estas certe ke ĝia tasko enorme …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota

de RedakcioLaste modifita: 2016-04-29 09:56
La Zamenhof-centro en Bjalistoko estos malfondita kiel sendependa kultura institucio por ŝpari monon. Ĉiuj laborantoj estos maldungitaj. En diskuto pri la temo loka politikisto komparis Zamenhof kun Hitlero.

La Zamenhof-centro en Bjalistoko estis malfermita okaze de la Universala Kongreso en la urbo en 2009, kaj komence funkciis kiel sekcio de la Bjalistoka kulturcentro. Ekde januaro 2011 ĝi iĝis memstara kultura institucio, laŭ propono de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO).

Nun la urba konsilio konkludis, ke por ŝpari monon necesas ekde la venonta jarŝanĝo malfondi la Zamenhof-centron kiel sendependan institucion. Lige kun tio, la laborantoj estos maldungitaj, sed eventuale kelkaj el ili estos poste redungitaj kadre de la kunigita Bjalistoka Kulturcentro, en kies strukturon la Zamenhof-centro eniros.

La planon subtenas precipe politikistoj de la konservema partio Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość, PiS), al kiuj krom la monelspezo ŝajne malplaĉas ankaŭ pli ĝenerale la laboro de la Zamenhof-centro.

 En intervjuo kun la pola gazeto Gazeta Wyborcza, la grupestro de Civitana Platformo en la urba konsilio, Zbigniew Nikitorowicz, esprimis maltranvilon pri la plano.
(Legu pli ĉe Libera Folio)

Nepra edukado pri socia sekso

Supermodelinoj, en la nuna amaskomunikila mondo, revigas la plejmulton da viroj kaj verŝajne ankaŭ plej grandan parton de junaj virinoj. Fakte tiu ŝajna brila sukceso de virinoj emas subtaksigi la diskriminacion, pro kiu ili daŭre suferas eĉ en la tiel nomataj “liberalaj” landoj.

Hodiaŭ oni celebras la mondan tagon por rimarkigi la perforton kontraŭ “rufharuloj”. Ne plu akceptebla estas situacio, en kiu …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)