Vegetara Hamburgero

“Vegetara hamburgero” furoras en interreto

| 2016-04-28

Kolora hamburgero el vegetaraĵoj

     Ĉu vi ŝatas viandaĵon aŭ vegetaraĵon? Lastatempe amaso da vegetaraĵ-ŝatantoj enretigis fotojn pri memfaritaj vegetaraj hamburgeroj ĉe la retejo Instagram por partopreni en konkurso de vegetaraj hamburgeroj okazigita de la konto “la plej bona vegetaraĵo”.

 

Kolora hamburgero el vegetaraĵoj

    Inter la enretigitaj kreaĵoj ne mankas okul-allogaj hamburgeroj, kiaj ĉielarka suŝi-hamburgero el kolorigitaj rizaĵoj garnitaj per toŭfuo kaj avokado, kaj kukurb-hamburgero enhavanta melongenon, dolĉan paprikon kaj fungon.

 

Kolora hamburgero el vegetaraĵoj

    Tiuj koloraj vegetaraj hamburgeroj estas ne nur okulkonfuzigaj, sed ankaŭ apetitigaj. La konto “la plej bona vegetaraĵo” havas pli ol 615 mil ŝatantojn. Julie Hansen, administranto de la konto kaj vegetaraĵ-ŝatanto, esperas montri ĉarmon de vegetaraĵoj per la konkurso. Ŝi diris: “Vegetaraj materialoj povas stimuli pli da kreivo. Mi esperas, ke pli multe da homoj partoprenos en la konkurso kaj ekŝatos vegetaraĵojn.”

 Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

 

Unua dormado en fremda lito

En nekutima medio parto de la cerbo restas aktiva dum dormado, supozeble pro singardo.

“Se oni ŝanĝas la kusenon, tiam oni ne povas dormi.” Tion oni diras en Japanio, raportas Yuka Sasaki, ŝi estas sperta pri nokta ripozo, ŝi estas dormesploristino ĉe la Brown universitato en Providence. Sed ankaŭ laikoj scias tion: Por vojaĝoj oni ŝatas kunporti kusenon. Nur la dormesploristoj mirige ne postulas de siaj testpersonoj kunporti kusenon en la laboratorion, kvankam ili tre precize scias ke …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)