Bicikli tretante

Ĝi plifortigas la muskolojn, la koron kaj ĝi plej bone taŭgas por veturi mallongajn distancojn: la biciklado. Nur la sidpozo devas esti ĝusta.

Kiu ofte uzas la biciklon en la ĉiutago, tiu faras multe por sia sano. Se ekzemple oni veturas bicikle al laborejo kaj se tiu veturado daŭras 20 ĝis 30 minutojn, tiam oni enorme profitas por sia sano.

Biciklado plifortigas la kor-sangocirkulan sistemon kaj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Subakva sporta fiŝado je apneo

Familiaj travivaĵoj kaj dilemoj

Ekde infanaĝo mi abomenas ĉasadon.  Jam delonge mi ne plu manĝas viandon de mamuloj, ĉar ekestis en mi profunda respekto kaj sentemo rilate al tiu ĉi klaso de la animala regno, kiu evolucie tiom similas al ni, posteuloj de la praestaĵo “homo sapiens” (t.e. “homo saĝa”), kiel ni estas, aŭ eble, ni “devus” esti.

Mi senprobleme manĝas laktaĵojn, ovojn, fiŝojn kaj kortobirdojn, opiniante, ke ĉio tio…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Lerni dum dormado

Lerni dum dormado – jen revo. Fakte ŝajne eblas akceli celite la formiĝon de memorkapablo dumnokte.

La kajero de lernendaj vortoj sub la kuseno helpas nur malmulte por la ekzameno venontmatene – krom se oni rekte antaŭ ekdormo ripetas la novajn vortojn. Tiuj vortoj tiam estas la lasta afero pri kio oni pensas vespere kaj tiel ili pli bone konserviĝas en la longtempa memoro.

Studaĵoj montras kiom gravas la dormado por…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

400.000 REGISTRITOJ EN LA ESPERANTO-KURSO ĈE DUOLINGO!

Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio

La angla-lingva Esperanto-kurso ĉe Duolingo ĵus atingis la nombron de 400.000 registritaj lernantoj. – Vidu:https://www.duolingo.com/course/eo/en/Learn-Esperanto-Online

La hispanlingva kurso estas preskaŭ preta. Registriĝis por ĝi jam 10.563 interesitoj. – Vidu:https://www.duolingo.com/course/eo/es/Learn-Esperanto-Online

La Facebook-grupo Duolingo Esperanto Learners havas 4.170 membrojn:https://www.facebook.com/groups/duolingo.esperanto.learners

Belege vidi tiun grandan sukceson!

Grandan gratulon al la Duolingo-Esperanto-teamo kaj aliaj ĉiuj kontribuantoj por la bona sukceso – multegaj homoj kontribuas ekz. per respondado al demandoj de lernantoj.

Amike

Lu Wunsch-Rolshoven

el [esper-inform]

——-
Fonto: Ret-Info, LS