Timo regis en la brita referendumo pri EU-membreco

La 23-an de junio la britoj en referendumo kun plimulto de 52 procentoj voĉdonis por forlaso de EU. Ili deziras rericevi sian sendependecon, ili ne ŝatas esti regataj de EU-institucioj en Bruselo kaj aliaj lokoj en EU. Estas pli ol dubinde ĉu tiu regajnota sendependeco alportos pli da libereco kaj prospero al la lando.

En la tuta kampanjo por la referendumo ja regis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

INHOTIM – Granda brazila muzeo sub la ĉielo

Antaŭ kelkaj semajnoj forpasis en Brazilo monde konata artisto. Oni konas lin per la nomo Tunga. Lia vera nomo estas Antonio José de Barros Carvalho e Mello Mourão. Li naskiĝis en la jaro 1952, en la ŝtato Pernambuco. Liaj verkoj en la kampo de plastika arto fariĝis internacie aprezataj. Li estis la unua brazila artisto, kies verkon oni ekspoziciis en la Pariza Muzeo Louvre.

Krom valora artisto, Tunga estis ankaŭ…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Tri poemoj de Rumi

En mia artikolo de la 1-a de decembro 2015 mi mallonge priskribis la vivon de la fama mistikulo kaj poeto Rumi. Hodiaŭ mi aldonas mian tradukon de du komentarioj trovitaj en la interreto pri Rumi kaj de tri poemoj.

“Ĝalal-ed-din Mohammad, ankaŭ konata kiel Rumi, estis filozofo kaj islama mistikulo. Lia doktrino defendas senliman toleremon, pozitivan rezonadon, bonkorecon, karitaton kaj konsciencon per amo. Por li kaj liaj disĉiploj ĉiuj religioj estas pli-malpli veraj. Rigardante sammaniere islamanojn, judojn kaj kristanojn, lia paca kaj tolerema instruado tuŝis homojn el ĉiuj sektoj kaj kredoj. Tamen,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)