Forta lumo povas mortigi ĝermojn

Aŭstraj esploristoj en Graz trovis farbaĵojn kiuj enaerigas sub lumradiado oksigenajn radikalojn kaj mortigas bakteriojn. Nun vestaĵoj por puregejoj estas reuzeblaj.

Ĉiu homo elŝvitas ĉiuhore unu milionon da mikroorganismoj. Se pluraj homoj kunsidas, la mikroorganismoj komunikas preskaŭ pli ol la homoj mem. En normalaj ĉambroj tio ne kaŭzas problemon se milionoj da ĝermoj ŝvebas tra la aero: Plej multaj el ili ja estas nedamaĝaj. Sed en puregejoj la ŝarĝo per mikroboj estu portata al minimumo. Puregejoj en kiuj regas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Necesas instigi infanojn al … ludado

Du freŝaj libroj publikigitaj en Brazilo alportas kun si gravan mesaĝon al la tuta socio. Ili estas libroj, kiuj celas instrui al infanoj… ludadon! La unua havas la titolon “501 infanludoj, for de la televidaparato” (Eldonejo Girassol), de la aŭstralia instruistino Di Hodges, kiu laboris dum 20 jaroj kun infanoj. La aŭtorino instigas al ludoj per uzitaj hejmobjektoj, literoj, sonoj, ĉiutagaĵoj. La libro inkluzivas instrukciojn al gepatroj kaj ilustraĵojn. La dua titoliĝas “101 aferoj por fari antaŭ ol kreski” (sama eldonejo), de usona aŭtoro Laura Dower, kiu estas patrino, ekszorganto (profesia) de infanoj kaj eldonisto de infanlibroj. Temas pri tre amuzaj ludoj.

En ambaŭ verkoj,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio )