NASK-2016: 28a de Junio – 7a de Julio en Raleigh, Norda Karolino

http://nask.esperanto-usa.org/

En 2016 NASK revenos al Universitato William Peace en la centro de bela Raleigh, ĉefurbo de Norda Karolino. Same kiel pasintjare, NASK okazos kune kun la Kino-Teatro-Festivalo (KTF), do lernantoj povas partopreni ambaŭ eventojn.

Vidu pli da detaloj por 2016.

Junio 2016: nova deklaro de ESF pri la nova nordkarolina leĝo “HB2”.

Favorpreze flugi ĉirkaŭ la mondon

Vojaĝi foje ĉirkaŭ la mondon – pri tio revas multaj homoj. Sed kiuj specoj de biletoj haveblas kaj kiom tio kostas? Jen eta resumo pri la plej gravaj informoj rilate al flugbiletoj por vojaĝi ĉirkaŭ la mondon:

Mondvojaĝo estas por multaj homoj neplenumita revo. Bani dum unu semajno en la Suda Oceano, en la sekva semajno butikumi en Usono. “Ĉirkaŭ-la-mondon”-biletoj estas kvazaŭ la ŝlosilo por tio. Sed kiu bileto estas la ĝusta por vi?

Bileto por flugvojaĝo “ĉirkaŭ la mondon”…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Esperanto-Kulturdomo Kastelo Gresillon

★ bonaj E-kursoj ☼ aŭgusto ❤ ĉeestantoj el pli ol dek lando

la Esperanto-studad-semajno
5 Esperanto-kursoj kaj interesaj aktivaĵoj
de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2016
opcie : Tuttaga ekskurso, la 14-an de aŭgusto 2016

gresillon.org/s3 – angle – france – germane

6a Festa Semajno por infanoj, junuloj, familioj, geavoj
de la 21-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2016
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj

gresillon.org/s4 – france – germane

Bonvenon!
Esperanto-Kulturdomo
Kastelo Gresillon
FR-49150 BAUGÉ-EN-ANJOU
kastelo@gresillon.org

Esperanto-UN

Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio

Internacia NRO-Konferenco Kunvenis en Koreio: “Nun ĉio dependas de la NROj”

3 junio 2016. En sia raporto pri partopreno en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en kunlaboro kun la Fako pri Publika Informado ĉe UN, kiu okazis en Gyeongju en la Korea Respubliko, la delegacio de UEA emfazis, ke la Agadplano akceptita de la konferenco “estos hejmtasko de NROj realigi kaj praktiki la konsentitan dokumenton laŭ siaj propraj funkcioj.” Ĉe UEA, tio signifas…

(Legu pli ĉe  Esperanto-UN)

Igi Esperanton vendebla varo

Ĉio laŭ komercistoj estas varo. Kelkaj vendeblaĵoj postulas reklamon. Kiaj estas reklamoj, ĉiuj bone scias. Plejparte ili estas troigaj rilate al tio, kion koncerna produkto per si mem reprezentas. Oni diras, ke ju pli bele aspektas unuopa produkto en ties reklamo, des pli malvalora ĝi kutime estas. Ekzistas grupo de varoj, kies reklamado estas ege limigita, kaj malgraŭ tio, ili vendiĝas perfekte. Plej ofte okazas, ke ilia unusola reklamo estas ni, kiuj simple uzas aŭ konsumas ilin, kaj estante kontentaj pri ilia bonkvalito, ni…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)