Imuneca sistemo 2

Laste ni parolis pri la graveco de homeostato kaj la liberaj radikaloj, kiuj superante la nombron de kontraŭoksidigaj substancoj kaŭzas la oksigenan streson. Liberaj radikaloj havas krome la kapablon oksidigi kolesterolon LDL, kiu ĝuste nur tiam, post la oksidigo, fariĝas danĝera. Ĉar t.n. nesaturitaj grasoj konsistigas grandan parton de preskaŭ ĉiu ĉelmembrano de nia korpo, tial la difekto de la grasoj (alivorte: lipidoj) faras seriozajn konsekvencojn por nia sano. Temas plejparte pri la damaĝo de …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Brazila filmeto premiita en Cannes

Artaĵo valoras per si mem, pro sia propra beleco aŭ kapablo estigi sentojn kaj pensojn. Sed kiam artaĵo aldonas al sia beleco konstruan mesaĝon al la socio, tiam ĝi atingas siajn plej altajn kulminojn. Tion bone komprenis la grandaj Viktor Hugo, Karlo Dickens, Leono Tolstoj. Ne temas pri ideologioj, kiuj celas arigi fanatikajn adeptojn por iu partio, sed pri universalaj homaj valoroj. Arto ne celas prediki, sed povas pledi por respekto al ĉiu kunhomo.

Pri tio oni devas pensi kun…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La mondfama dancanta satiruso

La helena ĉefverko en Mazaradelvalo

Dum la Itala Esperanto-Kongreso en Mazaradelvalo (Sicilio), esperantistoj el la kvin kontinentoj havis la eksterordinaran okazon senpere admiri unu el la plej mondfamaj helenaj statuoj el bronzo: “La dancanta satiruso” (3-an aŭ 2-an jarcenton antaŭ Kristo). Kompreneble ĝi estas la ĉefa atrakcio de la urba samnoma museo, kiu eksponas submarajn eltrovojn el la markolo inter Sicilio kaj Tunizio, nomata “kanalo de Sicilio”.

Jen interesa rakonto pri la nekredeblaj eltrovoj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)