Ĉu EU sen la angla?

Vide el Bruselo

Kiom da esperantistoj revadis pri elekto de Esperanto kiel oficiala neŭtrala lingvo por la Eŭropa Unio! Kiom da ni leteradis al membroj de la Eŭropa Parlamento por substreki la bonajn ecojn de nia internacia lingvo! Kaj nun iuj el ni kredas, ke la eliro de Britio el EU donos novan ŝancon al la lingvo de Zamenhof.

Post la voĉdonado en Britio multaj en EU ekesperis ke la “Brit-eliro” donos novan memfidon kaj emon al EU post kvardek jaroj de la kontraŭema brita membreco. Ankaŭ en la lingva kampo iuj esperas je ŝanĝo de la reala lingva sistemo de EU. Sed certe estas tro frue por esperi, ke Esperanto fariĝos la nova lingvo.

Continuar lendo Ĉu EU sen la angla?

Kio estas “maljunulo”?

Unu el la konceptoj, kiuj postulas de moderna homo rekonsideradon, estas tiu pri “maljuneco”. Dum la lastaj jardekoj, tiu koncepto draste ŝanĝiĝas.

Fakuloj pri socia sano uzas interesan kalkulon por mezuri la staton de iu loĝantaro: ĝi estas la “perspektivo de vivodaŭro”, okaze de la naskiĝo. En Brazilo, kiam naskiĝas infano, ĝi havas nuntempe la mezuman ŝancon vivi 75 jarojn, laŭ la lastaj kalkuloj. Ĉi tio estas bela evoluo, se oni konsideras, ke en la jaro 1950, tiu ŝanco egalis al 43 vivojaroj.

Ĝi signifas, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Esperanto de nivelo al nivelo

Esperanto de nivelo al nivelo – ekzamenspecimenoj por la novtipaj KER-ekzamenoj

 

En januaro 2009 aperis detala gvidlibro Esperanto de nivelo al nivelo pri la novtipa ekzamensistemo, en kiu oni povis legi ĉion pri la ekzameno, pri la postuloj, kaj povis trovi du seriojn de specimenoj kaj pri la skribaj kaj pri la parolaj ekzamenoj je ĉiuj tri niveloj.

Tiu libro ne plu aĉeteblas ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj libroservoj. Tial

kun la permeso de ELTE ORIGÓ Nyelvi Centrum –

la hungara lingvoekzamena centro –

ni aperigas retan version de la reredaktita libro,

kiun vi libere povas elŝuti.

Ene de la PDF-dokumento vi trovos ankaŭ la ligojn al la sondosieroj.

Elŝutu ĝin klakante al la bildo de la libro.

Ni petas vin ne republikigi la libron en alia loko, ĉar ni tempo-al-tempo

modifas ĝin kaj tial ni ne povas garantii en aliaj paĝoj la plej aktualan version.

Por disvastigi ĝin ĉiam indiku tiun ĉi paĝon.

Bonan prepariĝon kaj sukcesan ekzameniĝon!

Klaku por elŝuti la libron

Edukado.net