Se najbaroj fariĝas geamikoj

Ili povas esti la plej malagrablaj samepokanoj aŭ fariĝi geamikoj. Najbaroj jam delonge ne plu nur en kamparaj regionoj interproksimiĝas. Ĝuste en la urbego ili anstataŭas jen kaj jen familiajn strukturojn.

Ĉiu el ni havas unu aŭ plurajn najbarojn. Ne gravas la distanco al la plej proksima loĝejo aŭ vilao, ie nia vivospaco estas limigita kaj tie komenciĝas la ĝardeno, la domo aŭ la teraso de alia homo. Precipe en la grandurbo oni apenaŭ povas forteni sin de la najbaroj. Oni ekzemple aŭdas kiam la flutludanta infano el la loĝejo supre komencas ekzercadi frumatene, la grizaĝa sinjorino en etaĝo malsupre…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)