Kreita reala versio de “Transformulo”

La aŭto-roboto LETRONS en la formo de aŭto
 
La aŭto-roboto LETRONS preta transformi al la formo de roboto
 
La aŭto-roboto LETRONS en la formo de roboto
 

    “Aŭto-robotoj” en kartuno kaj filmo, kiaj “Optimus Prime” kaj “Bumblebee”, iam altiris multajn maniulojn tutmonde, inter kiuj estas Turgut Alpagat, turka inĝeniero. Nun, li kaj liaj kolegoj paŝon post paŝo alproksimiĝas al siaj infanaĝaj sonĝoj — realigi heroojn en kartuno. LETRONS estas la unua tia speca aŭto-roboto kiun ili faris dum ok monatoj.

Redaktoro: Gao Shuyuan

El Popola Ĉinio

Koncerto de ĉina perkuta instrumento kaj ekspozicio de la Analektoj de Konfuceo okazis en Brazilo

 

    Por la “Tago de la Konfucea Instituto” en 2016, la Konfucea Instituto kaj la art-instituto de la Universitato de San-Paŭlo komune organizis du kulturajn okazaĵojn, nome la koncerto de ĉina perkuta instrumento kaj ekspozicio de la Analektoj de Konfuceo.

La koncerto de ĉina perkuta instrumento estis prezentita de perkuta orkestro de la universitato, unu el la latinamerikaj prestiĝaj perkutaj ensembloj. La repertuaroj de la koncerto inkludis partojn de “Xi” kaj “Xuan”, kiuj estas reprezentaj verkoj de Guo Wenjing, fama ĉina komponisto. La ekspozicio de la Analektoj de Konfuceo estis kreita de 10 invititaj famaj brazilaj pentristoj, surbaze de rakontoj de la Analektoj de Konfuceo, aldoninte karakterizaĵojn de la brazila arto.

Redaktoro: Kang Caiqi

Emocio-detektilo kviete “perceptas” vin

 

    La esploristoj de laboratorio pri komputado kaj artefarita inteligenteco de MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio) evoluigis emocio-detektilon, nomatan EQ-Radio. La aparato povas rekoni emociojn, ekz. kolero, malgajo, feliĉo ktp. Ĝi, analizante la spiradon kaj korbatadon per la kapto de la radiaj signaloj reflektitaj de la korpo, diferencigas diversajn emociojn.

 AP (La Rilata Gazetaro) raportis, citinte la parolon de iu esploristo, ke la esplorado kun neniaj ekipaĵoj atingis 87% da korekteco je diferencigo de emocioj. Ili esperas ke estonte, la rilata teknologio estos aplikita por fari la roboto-terapiiston psika kaj ankaŭ por la reklamo-kompanio, kiu volas ĝustatempe kolekti opiniojn de la uzantoj.

Redaktoro: Gao Shuyuan

El Popola Ĉinio