Prestiĝa dezajno el ĉarma fantazia filmo

La paro da japanaj dezajnistoj, Satoŝi Itaŝa kaj Takoto Osami, dezajnis unikan benkon, kiu ŝajnas ŝvebi en la aero dank’ al kvar grapoloj da ruĝaj balonoj (vidu la suprajn maldekstrajn bildojn).

Por la benka remburado ili uzis la teknikon de trastebado per butonoj. Kvar…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Forpasis Reinhard Selten (1930-2016)

https://i0.wp.com/www.nobelprize.org/nobel_prizes/economic-sciences/laureates/1994/selten.jpg?w=660

La 23-an de aŭgusto Esperantujo perdis sian plej eminentan scienciston per la forpaso de prof. d-ro Reinhard Selten, naskiĝinta la 5-an de oktobro 1930. En 1961 li doktoriĝis pri matematiko en la Goethe-Universitato de Frankfurto-ĉe-Majno, kie en 1968 li akiris docentan diplomon. En la studjaro 1967-1968 li estis gastprofesoro en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Li estis profesoro en la Libera Universitato de Berlino 1969-1972, en la Universitato de Bielefeld 1972-1984 kaj ekde 1984 en la Universitato de Bonn. De 2006 ĝis 2014 li gvidis esplorprojekton pri eksperimenta ekonomiko de la Nordrejna-Vestfalia Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Dek unu universitatoj asignis al li honoran doktorecon.

Continuar lendo Forpasis Reinhard Selten (1930-2016)

“Ekstremaj objektoj” trovitaj ĉe la rando de la sunsistemo

 
 
 

    Dank’ al disvolvo de scienco kaj teknologio, Scott Sheppard, astronomo de la Carnegie-a Institucio por Scienco kaj Chadwick Trujillo, astronomo de la Universitato de Norda Arizono, trovis multajn trans-Neptunajn “ekstremajn (t.e. ekstreme for de la suno) objektojn”, kiuj estas ĉe la rando de la sunsistemo. La amasiĝo de tiaj objektoj igas sciencistojn supozi, ke ili eventuale rotacias en orbito de iu granda planedo simila al Jupitero, kaj ke tiu planedo plej probable estas la naŭa planedo. Sheppard kaj Trujillo jam sendis la malkovron al la Centro pri malgrandaj planedoj de la Internacia Astronomia Unio por pritakso. La bildoj montras supozatan aspekton de la naŭa planedo desegnitan de artistoj.

Redaktoro: Kang Caiqi

El Popola Chinio

Beboj ploras kun akĉento

Germanaj beboj krias alie ol novnaskitoj el Ĉinio, Kamerunio aŭ Francio. La diferencojn eksplikas sciencistoj per la melodio de la gepatra lingvo.

Novnaskitoj el Ĉinio kaj Kamerunio alie ploras ol germanaj beboj. “Ilia plorado pli similas al kantumado”, priskribis germana lingvistino tion kion ŝi aŭdis ĉe ĉinaj beboj.

Tiun rezulton…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)