La mondo interne de ni

Granda parto de la ĉeloj de nia korpo ne estas homa. Reto de esploristoj nun esploras la retojn de mikroorganismoj kiuj vivas en kaj sur ni – kaj serĉas novajn probiotikajn miksaĵojn por nia sano.

Ĉu vivaĵoj povas esti senĝermaj? Ni jam delonge scias, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Historio de iu malkovro

Usona dentisto, Weston A. Price naskiĝis en la 1870-a jaro kaj estis homo nekutima. Li ne nur boris en dentoj, sed ankaŭ pensis. Li ne pensis pri mono, kiun li perlaboris, kio estis memkomprenebla, ĉar li havis multajn pacientojn. Li ĝuste pensis, kial li havas tiom multe da pacientoj. Li pensis, ĉu estas normale, ke la homo havu malsanajn dentojn tiom vastskale. Li forvojaĝis tre malproksimen. Li vojaĝis tra la tuta mondo de Alasko tra primitivaj regionoj de Afriko, al Aŭstralio, Novzelando, la insuloj de Pacifiko kaj Skotlando, de malfacile alireblaj vilaĝoj de Swislando al la dezertoj de Andoj aŭ la ĝangaloj de Sudameriko. Li rimarkis, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Esperigaj ekzemploj el urboj (II)

Kiam la administracio kaj la konsilantaro de la vestfalia urbeto Hiddenhausen antaŭ kelkaj jaroj ricevis prognozojn pri la demografia evoluo de sia komunumo, tiam ili ekkomprenis: Aŭ ni entreprenas ion nun – aŭ baldaŭ ĉiu deka domo en la urbo estos neloĝata.

En multaj industriaj nacioj ne nur la allogeco de la grandaj urboj kondukas al malriĉiĝo de la kamparaj regionoj, sed tien kondukas ankaŭ…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pri daŭripova turismo en Seulo

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102-a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.

Continuar lendo Pri daŭripova turismo en Seulo