Miseduka lerneja uzado de interreto

Necertaj informoj anstataŭ scioj

En nia cifereca erao, fariĝis la aliro al informoj senkompare facila. Dum la atingo de malpli da informoj postulis de antaŭaj generacioj penigan laboron, nuntempe ĝi nur postulas delikatan premon de muskavo. Surekrane senpere aperas artikoloj (kaj iliaj resumoj), libroj (kaj iliaj resumoj), prelegoj (kaj iliaj resumoj kaj la resumo de iliaj resumoj).

Kompreneble oni ne povas scii kiel fidindaj estas la informoj senpage troveblaj en la reto, male al certigitaj datumbazoj, kies uzado tamen devigas pagon. Oni prave povas uzi…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Esperigaj ekzemploj el urboj (I)

En Novjorko ostroj apartenas al la manĝokulturo. Duonan milionon da tiuj altkvalitaj moluskoj ensorbas la enloĝantoj tie ĉiusemajne. Kio restas, estas konsiderata rubo. Je tiu punkto la ekologia kaj kleriga iniciato “projekto-miliardoj-ostroj” atakas. Ĝi nun forportas de 50 restoracioj la konkojn, purigas ilin kaj dismetas ilin en la enbuŝiĝo de la Hudson-rivero. Ĉe ĉiu konkoparto povas fiksiĝi ĝis 50 novaj ostroj.

Tio ĝojigas ne nur la bongustemulojn sed ankaŭ mediprotektantojn. Ĉar ostroj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Dankesprimo

Rakonto de Julian Modest

Lina kaj Radi, ŝia edzo, veturis al la ĉefurbo. Ĉe la marbordo ili pasigis bonegan ferion kaj nun, sunbrunigitaj kaj kontentaj, ili veturis aŭte. Kiam ili proksimiĝis al la urbo Plovdiv, Lina petis la edzon, ke ili devojiĝu kaj vizitu ŝian naskiĝvilaĝon, kiu estis proksime al la ĉefvojo. Delonge Lina ne estis en la vilaĝo. Antaŭ kelkaj jaroj ŝiaj gepatroj forpasis, oni vendis ŝian naskiĝdomon, kiu komencis ruiniĝi, ĉar neniu plu zorgis pri ĝi. Tamen Lina gardis en la koro la plej belajn memorojn de sia infanaĝo en la naskiĝa vilaĝo.

Continuar lendo Dankesprimo

Esperanto.net havos novajn aspekton kaj enhavon

Responde al la alvoko publikigita en Gazetara Komuniko alvenis kvar kandidatiĝoj ĝis la limdato. La Estraro havis tre malfacilan taskon elekti inter la kvalitaj kandidatiĝoj, kaj sekve de intensaj diskutoj kaj studoj la elekto falis sur la provretejon eonet.learnlangs.com. Ĝin kreis Judith Meyer kaj Adam Scott, kiuj nun intense laboros por krei la finan version de la onta esperanto.net.

Esperanto.net estas retejo por informi tiujn homojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto, kaj gvidi ilin al la komunumo.

Konsiloj, sugestoj estas tre bonvenaj al <nomo@de.la>esperantonet@co.uea.org, aŭ en la baldaŭ oficiale lanĉota forumo ĉe forumo.esperanto.net. Ĉar laŭ la planoj la nova retejo esperanto.net estos same plurlingva, kiel la pasinta, sinancoj por tradukado de ĝi kaj por aliaj helpaj laboroj estas tre bonvenaj al<nomo@de.la>esperantonet@co.uea.org . La tradukado verŝajne komenciĝos fine de novembro, komence de decembro.