Pri la defio, kiu estas zorgo pri sia propra sanstato

Homo kontenta, estas tia homo, kiu scipovas ofte ridi kaj rideti, estas aktiva de frumateno ĝis malfruvespero. Tia homo facile aranĝas ne nur siajn proprajn aferojn, sed ankaŭ estas preta helpi al aliaj homoj. Unu el la plej gravaj kondiĉoj esti kontenta, estas vaste komprenata bona sanstato. Niaj bonaj fizika kaj psika sano, eliminas multe da sufero el la vivo kaj kaŭzas, ke ni volas agi anstataŭ dormi, ĉar estante sanaj ni tutsimple deziras vivi plene por ni kaj por aliaj homoj. Tial logike estas, ke valoras zorgi pri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La fama socia reto Vkontakte (VK) ankaux en Esperanto!

Bona novaĵo por Esperanto kaj por ĉiuj, kiuj ekhavis problemon pro la anonco pri Ipernity-malapero: ekde nun vi povas uzi retpaĝon VK (Vkontakte) por konservi, disvastigi, kundividi viajn difersajn esperantaĵojn. VK estas bona interŝanĝilo kaj konservilo (arkivejo) kaj ankaŭ estas tute senpaga. Ĝi estas pli uzantamika ol Facebook kaj aferojn pli facilas tie stoki, konservi kaj re-trovi denove (malkiel ĉe FB, kies ĉefa celo estas tamen iom malsama). Granda avantaĝo estas, ke vi povas uzi la retpaĝon Esperante, ĉar nia nuna E@I-volontulo Ilja Gnusarev el Rusio preskaŭ ĝisfine tradukis ĝin.
En la retpaĝo vi povas senprobleme…

(Legu pli ĉe  Edukado ĉe Interreto)