Por viroj la vivo komenciĝas je la aĝo de 54 (laŭ enketo)

Hodiaŭ mi prezentas la enhavon de artikolo aperinta en la angla gazeto The Telegraph. Temas pri studo farita en Britio, kaj la rezultoj sendube ne validas por ĉiuj landoj. Kiel okazas ofte en gazetoj, la artikolo ne estas bone strukturita. Mankas detaloj kaj klareco. Estu kiel ajn, mi parte tradukis kaj parte resumis la artikolon.

Vidu la donitajn informojn:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉiutaga RetRadio 6-jara

Unufoje en la jaro mi permesas al mi retrorigardi al la laboro de la Esperanta Retradio. Nome nun fine de februaro pleniĝas la sesa jaro post kiam mi decidis revivigi la RetRadion per ĉiutagaj propraj programoj. Tiu retrorigardo ja vekas fieron pri la farita laboro kaj pri la atingitaj sukcesoj.

Kiel plej grandan sukceson mi konsideras ke en tiu ĉi projekto fervore kunlaboras kontribuantoj el almenaŭ tri kontinentoj kaj ke tiel tiu ĉi RetRadio fariĝis tutmonda laŭ kunlaborantoj, laŭ temoj kaj laŭ aŭskultantoj. Jen ja la celo de Esperanto:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)