Enreta E-kurso de JU kun instruistino, gvidata vive

La Jagelona Universitato invitas E-parolantojn al 5-monata kurso de Esperanto gvidota de instruistino vive, en Interreto. La lernado daŭros de la 8-a de februaro  ĝis la 25-a de junio 2017. Instruas Maria Majerczak.
La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavos aldone la markon de la internacia EAQUALS-kvalito de Esperanto-instruado en JU, kio plialtigos ilian internacian prestiĝon.
 
Se inter viaj novjaraj decidoj estas plibonigi vian lingvoscion, jen eblo fari tion. Ĉi-foje estas proponata i.a. horo vespera (Eŭropo kaj Afriko) aŭ posttagmeza (Ameriko).
Ĉiujare la kursoj estas aliaj, freŝaj.
 
Limdato por aliĝi: 6 februaro 2017
Informoj: goo.gl/x1S3AH 
 
Se, studinte ĉiujn informojn en la indikita retpaĝo (la anoncejo), vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(at)gmail(punkto)com (ni publikigas la adreson de la kursoj ĉiam en tiu kontraŭ-spama formo).

Meteologio evoluas

La Usona Kosmo-Agentejo (NASA) lanĉis en novembro 2016 la unuan sateliton el serio de kvar novaj meteologiaj satelitoj, kiuj liveros preskaῠ realtempan observadon de la amerika kontinento. Temas pri mirindaj teknologiaĵoj, pri kiuj oni ne multe parolis. Ĝia longa nomo estas “Fiks-orbita Medio-observanta Satelito R”, simpligite “GOES-R”. Inter aliaj kapabloj, ĝi povos liveri…

(Legu pli ĉe  Esperanta Retradio)