Nova redaktoro-paro por la revuo “Esperanto”

Unuafoje en la historio de la revuo Esperanto, ĝi oficiale havos du redaktorojn, la geedzan paron Dima Ŝevĉenko (31) kaj Anna Striganova (29). Tiel decidis la Estraro de UEA, kiu intervjuis ankaŭ du aliajn bonajn kandidatojn por sekvi Attila Kaszás en tiu grava posteno.
Ni estis tre impresitaj de la propono, per kiu Dima kaj Anna kandidatiĝis, komentas la…

(Legu pli ĉe Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Imperiestroj – Unua parto

Kiam mi estis infano en Germanio, mi aŭdis ofte la vorton “Kaiser” (prononcata “kajzer”), kiu signifas “imperiestro”. Evidente mi ne vivis en la epoko de la imperio, sed la vorto estis dirita ne malofte, ekzemple en filmoj. Por mi – infano – la “Kaiser” estis aŭ germana imperiestro, precipe Vilhelmo la 2-a, aŭ la aŭstra, Francisko Jozefo la 1-a. Poste mi eksciis en la lernejo, ke ekzistis pluraj “Kaiser” pli frue, unue la romiaj kaj – ekde 800 p.K. – ĝermanaj kaj la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Mi ankaŭ lernis pri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)