La Marŝo por Scienco – la 22-an aprilo de 2017

Ne dubindas, ke scienco estas la ĉefa motoro de la moderna homa vivokvalito kaj disvolviĝo. Tamen, spite de tio, la ĝenerala publika konscio pri la graveco de scienco stumblas. La opinio de scienca komunumo ofte eĥas en surdaj oreloj, kiam estas debatoj pri tiklaj temoj. La scienca komunumo, siavice,…

(Legu pli ĉe Aktualaĵoj de Scienca Revuo)

Perseo – greka mito (1/3)

Al la reĝo Akrisio profetis iam orakolo, ke la propra nepo mortigos lin. La reĝo timis pri sia vivo kaj pensis pri tio kiel malhelpi tion. Li kunvokigis ĉiujn siajn laborsklavojn kaj ordonis al ili, ke ili fosu sub la reĝa burgo kelon kaj poste fermu ĝin per fera pordego. En la volbaĵon li kondukis sian filinon Danao kaj fermis la pordegon zorgeme. Li sendis nutraĵojn en ŝian prizonon, sed ne ellasis ŝin, por ke la terura profetaĵo neniam plenumiĝu.

La lamentoj kaj ĝemoj de la enprizonigita reĝa filino penetris ĝis la oreloj de la dia patro. Zeŭso…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Perlabori monon esplorante la mondon

Kelkaj vojaĝoplanoj malsukcesas pro manko de mono. Sed tio ne devas esti tiel. Estas multaj vojoj por malkovri la mondon kaj dume eĉ perlabori iom da mono.

Dum la pasintaj jaroj la prezoj por flugbiletoj kaj hoteloj signife plialtiĝis. Eĉ pakumitaj vojaĝoj ne plu estas tiom prezindaj. Turkio kaj la nordafrikaj landoj estas por multaj feriemuloj intertempe malsekuraj ŝtatoj. Ili ja logas per rabatofertoj de parte ĝis pli ol 70 procentoj, sed…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)