La Lampiro

 

Plia numero de la revuo La Lampiro (la unua de la kuranta jaro) jam estas disponebla por senpaga elŝuto : <http://easp.org.br/lampiro/lampiro_143.pdf>

Krom la kutimaj artikolistoj kaj rubrikistoj, en ĉi tiu numero aperas la nomoj de novaj kuraborantoj: Cristina Graaf, bestokuracistino el Ilhabela/SP; Audino (Raŝi), instruisto pri Matematiko el Atibaia/SP; Paulo Nascentes, emerita universitata profesoro el Brasília/DF; kaj Herbert Welker, teozofiisto el Brasília/DF.
Agrablan legadon kaj ĝis la sekva numero!
fonto: EASP-Kuriero – Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 192 03/03/2017.

Malpli da ĥemiaĵoj, egala rikolto

Por protekti la rikolton en la agrikulturo estas aplikataj ĥemiaj helpiloj kiel pesticidoj. Grandskala kompara studo el Francio nun montras: 77 procentoj de la farmoj povus apliki signife malpli da ĥemiaĵoj sen perdi rikoltokvanton kaj vivenspezon.

La monda loĝantaro kreskas, jam en la jaro 2050 povus esti preskaŭ…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)