Xinxiang-a Esperanto-Asocio komencis kunlabori kun loka entrepreno

Je la 14-a horo de la 5-a de marto, okazis ceremonio por lanĉi kunlaboron inter la Xinxiang-a Esperanto-Asocio kaj la frostoĉena kompanio Dengke en la “Ĝardena Tetrinkejo”, malfermita de la Esperanto-asocio. Dek du personoj, inkluzive de estroj de la kompanio kaj prezidanto de la asocio Liu Jiahe, ĉeestis al la ceremonio. Ambaŭ flankoj subskribis la dokumentojn pri kunlaboro kaj interŝanĝis ilin.

 

Unu el la roloj atendataj de Esperanto estas, ke ĝi funkciu kiel ilo de lingvaj interŝanĝoj en la internacia socio. La asocio volas, paralele al la disvastigo de Esperanto, fari ion por helpi la kreskadon de loka komercado. La produktaĵoj de la kompanio Dengke ĝuste taŭgas por la plano de la asocio. Antaŭe, la asocio sukcese faris similan kunlaboron. Do, la du flankoj klopodos por glate kombini komercon kaj Esperanton kaj akiri “kungajnon”.

 

Lastatempe la asocio ankaŭ okazigis plivastigitan konsilian kunvenon. Dek kelkaj partoprenantoj diskutis pri la Esperanto-aranĝoj en la kuranta jaro.

EL POPOLA ĈINIO

Raportita de Liu Jiahe kaj Jin Jianxiong

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Talentuloj estas en Esperantujo

Talentuloj estas en Esperantujo kaj ni devas fieri pri ili kaj ilin apogi ankaŭ laŭde. Iom-post-iom nuntempaj talentaj samideanoj bonege evoluigas vere internacian kulturon propran de nia lingvo kaj trafe vivigas ĝin. Ekde kiam, antaŭ dekduo da jaroj, bedaŭrinde kiel jam maljuna arida informadikisto, mi esperantistiĝis, ne tute senenvie  mi admiradas niajn…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)