Perseo (2/3) – greka mito

En soleca roka regiono staris malpura kabano. Tie loĝis tri maljunulinoj, fratinoj de la gorgonoj. Jam de malproksime Perseo aŭdis ilin kvereli. Ili havis kune nur unu denton kaj unu okulon. Neniam ili povis interkonsentiĝi, kiu el ili ĝuste rajtas preni la okulon kaj la denton. Apenaŭ iu de la maljunulinoj prenis la okulon kaj rigardis ĉirkaŭ si, jam dua volis preni ĝin kaj ankaŭ volis rigardi. Sed tuj, kiam ŝi prenis la okulon, jam la tria forprenis ĝin de ŝi. Kaj pri la dento ili kverelis simile.

„Kiu iras tie?“ vokis la maljunulinoj. Ili aŭdis la paŝojn de Perseo, sed…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)