APERIS LIBRETO DE PASPORTA SERVO

Post plurjara paŭzo denove estas aĉetebla la adreslibro de Pasporta Servo en papera formo!

La 15-centimetra kaj 248-paĝa libreto enhavas adresojn kaj datumojn de 974 gastigantoj en 81 landoj.

La libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 9 eŭroj (+ sk) laŭ la reta katalogo http://katalogo.uea.org?inf=3474

Retejo de la senpaga gastiga servo Pasporta Servo estas http://www.pasportaservo.org .

(el Ret-Info: novaĵoj, interesaĵoj en Esperantujo)

Esperigaj ekzemploj de resaniĝoj

*Iu 60-jara virino estis mortanta, ĉar ĉe ŝi okazis la vaskula insuficenco (nesufiĉeco). Oni jam ne rimarkis ĉe ŝi la normalan pulson, la premo sanga estis preskaŭ nemezurebla kaj tiu ĉi stato okazis ĉe ŝi tute senkaŭze. Oni donis al ŝi la enverŝon de la oksigena akvo. Dum apenaŭ 60 sekundoj ŝia koro komencis normale labori kaj la sangopremo revenis al la normo.

*Alia virino 57-jara havis la apopleksion de la cerbo, ĉar tra ŝiaj malvastigitaj kolaj arterioj ne fluis sufiĉe multe da sango. La kuracisto tiakaze kutime…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)