ESPERANTO-POŜTKRUCIĜO

Esperanto-Poŝtkruciĝo invitas vin partopreni interŝanĝon de poŝtkartoj kun esperantistoj el diversaj landoj kaj regionoj.

Aliĝu, se plezurigus vin elektadi plaĉan bildkarton kaj surskribi ĝin mane, per simpla skribilo. Kaj poste trovi en via poŝtkesto bildkarton de iu el ie kun amika mesaĝo en Esperanto!

(Legu pli ĉe Esperanto-Poŝtkruciĝo)

La 13-a tribo de la moderna Israelo

El la satiroj de Efraim Kiŝon

La biblia lando Israelo konsistis el 12 triboj, kies prapatroj estis la 12 filoj de Jakobo, filo de Abrahamo. Jam antaŭ pli ol 2000 jaroj tiuj 12 triboj malaperis, tamen en la moderna Israelo ekaperis, ekde la mezo de la antaŭa jarcento, 13-a tute nova tribo, kies membroj estas nomataj “partaĉ-uloj”. Oni ne povas laŭlitere traduki la radikon “partaĉ”, sed la fama israela humuristo Efraim Kiŝon tre trafe klarigis ĝian signifon kaj ĝian vastan socian implikiĝon:

“En la sudorienta angulo de Mediteranea Maro,..

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)