Plurlingveco estas sana (2/2)

Tiu rapideco estas atingebla tiel ke laŭlonge de la alpendaĵoj de la nervoĉeloj kie la impulsoj devas migri, tiuj alpendaĵoj estas ĉirkaŭmantelitaj per grasenhava tavolo, nome la mielino. Per tio la rapideco de la plusendado plialtiĝas de tri metroj en sekundo (sen mielino) al pli ol 100 metroj (kun mielino). Mielinizitaj fibroj aperas en blanka koloro, oni do parolas pri blanka maso aŭ blanka substanco.

Ĉe pli aĝaj dulingvuloj pruve troviĝis pli da…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)