En moviĝado ĉiu minuto nombras

Kiu moviĝas sufiĉe, tiu vivas pli longe. Tiucele sufiĉas jen kaj jen dum kelkaj minutoj streĉi siajn fortojn – tiun konkludon prezentas studaĵo pri altaĝaj britaj viroj. Sume estu du kaj duona horoj je la fino de ĉiu semajno.

150 minutojn da modera moviĝado por semajno rekomendas la Monda Sanorganizo, ekzemple leĝerajn korpajn fortostreĉojn kiel irado, naĝado kaj ĝardena laboro. Sed tiu fortostreĉo ĉiufoje daŭru minimume 10 minutojn seninterrompe.

Tio sonas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Noktuo – birdo de la jaro – strigo minacata de pereo

Per sia voĉo onidire la noktuo anoncas morton. Fakte tiu subtila strigo mem apartenas al tre minacataj animaloj. Tiun problemon nun rimarkigas ankaŭ la Ĉeĥa instituto de ornitologoj, kiu proklamis noktuon kiel birdo de la jaro 2018. La noktuojn protektas ankaŭ Martin Šálek el Instituto de biologio de vertebruloj.

Kial estas la ĉi-jara birdo de la jaro ĝuste la noktuo? …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Interreta paŭzado plifeliĉigas gejunulojn

Ke seninterrompa ĉeesto en interreto povas esti psika ŝarĝo por gejunuloj, tion montris jam pluraj studaĵoj. Nova analizo indikas ke ankaŭ la granda plimulto de la gejunuloj ne plifeliĉiĝas per troa interretumado.

Multaj dekkelkjaruloj hodiaŭ uzas siajn viŝtelefonojn (kompufonojn) kaj aliajn porteblajn komputilojn dum pluraj horoj de la tago. Nova usona studaĵo liveras indikojn por…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Nigraj, bluokulaj prabritoj

Mi bone memoras, ke kiam mi estis infano, en la elementa lernejo, oni firme instruadis pri rasoj. Kaj ni, infanoj, englutis tiujn informojn tute senpense: “Ekzistas en la mondo kvar rasoj: la blanka, la nigra, la flava, la ruĝa”. Efektive, mi ĉiam miris, ke oni atribuas tiajn vivecajn kolorojn al homoj, inter kiuj la ekstera aspekto estas tiom varia, individue. Sed al infanoj oni ne permesis kontesti la instruojn…

Pasis jardekoj, kaj tiu koncepto …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)