Brazilano en la franca Akademio de Arto

Je la 6-a de decembro 2017, unuafoje enposteniĝis brazilano en la Akademio de Belarto, en Parizo. La eminentulo estas la mondkonata Sebastião Salgado. Li estas fotografisto, kiu de jardekoj sin dediĉas al registrado de sociaj fenomenoj tra la tuta mondo.

Tiu tradicia institucio estis fondita en la 17-a jarcento kaj estas unu el la kvin akademioj, kiuj …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiel la moderna homo konkeris la mondon

Ke niaj prauloj devenas el Afriko, pri tio ĝis hodiaŭ ne regas dubo. Sed oni ja debatas la demandon kiam kaj kiel la moderna homo forlasis la afrikan kontinenton. La klasika modelo priskribas la konkeron de la mondo kiel unfojan eventon, kiel migradon, kiu komenciĝis antaŭ 60.000 jaroj.

Tio tamen laŭ nova studaĵo …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉu baldaŭ pli ofte pluvos en la Sahel-zono?

La varmiĝo de la klimato efikas tre malsame laŭ regionoj, en kelkaj regionoj eĉ pozitive. Tiel povus okazi ke en la Sahel-zono, kiu estas unu el la plej sekaj regionoj de Afriko, subite multe pli pluvos ol hodiaŭ. Tion montras novaj komputilaj simuloj.

Esploristoj de la instituto pri sekvoj de la klimataj ŝanĝiĝoj en Potsdamo apud Berlino vidas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Novaĵoj pri Afriko

Denove mi spektis bonegan dokumentfilmon en la franca internacia televidkanalo “TV5-Monde”, ĉi-foje pri Afriko.

Kion oni kutime legas kaj aŭdas pri Afriko? – Malsatego, malsano, epidemioj, masakroj, militoj, diktatoroj (aŭ prezidentoj, kiuj regas dum pli ol 30 jaroj), korupto, subpremo de la virinoj, virina circumcido.

La menciita dokumentfilmo volis montri alian bildon de Afriko.

Ekzemple:
Kelkaj el la 54 afrikaj landoj havas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)