Ĉion por la flaŭro

Bakterioj plenumas multajn gravajn funkciojn ĉe homoj, bestoj kaj plantoj. Nun konzernoj volas uzi la mikrobiomon por ebligi specon de altteknologia biologia agrikulturo.

Oni scias jam de longe ke ĉiuj altgradaj vivuloj posedas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Sunkolektaj fridujoj en Kenjo

Laŭ indikoj de la agrikultura ministerio de Kenjo nur 50 ĝis 70 procentoj de la rikolto de fruktoj kaj legomoj atingas la merkatojn. La resto ĝis nun putris. Tio nun ne plu okazas en la vilaĝo Nziu kiu situas ĉirkaŭ 250 km sudoriente de la ĉefurbo Nairobi. Tie la rikolto de mango-fruktoj restas freŝa danke al fridujaj instalaĵoj kiuj ĉerpas la elektran energion per sunkolektiloj sur la tegmentoj de konteneroj.

La sunkolektaj fridujoj estas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Lokustoj! Lokustoj!

Kroniko de invado

El la biblia rakonto de la dek plagoj de Egiptujo, jen la priskribo de la oka plago, invado de lokustoj (t.e. akridoj) laŭ la traduko de L.L.Zamenhof (citaĵo el la libro ELIRO ĉapitro 10, versikloj 12-15):

12. Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero, ĉion, kion restigis la hajlo.

13. Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam fariĝis mateno, …

(legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Nobelpremiitoj postulas genteknikon en la agrikulturo

109 nobelpremiitoj el diversaj disciplinoj postulas en malferma letero la aplikadon de verda gentekniko por certigi la nutradon de la mondo. Laŭ ili la efikoj de genteknike modifitaj plantoj je la medio estas nur malgrandaj, kaj la konsumo de la nutraĵoj estas sendanĝera. En la dokumento la sciencistoj atakas precipe la mediprotektan organizon Greenpeace. La mediprotektantoj ripete neis faktojn, malĝuste prezentas riskojn kaj baras sin kontraŭ novigoj en la agrikulturo.

La alvokon pri la akcepto de genteknike modifitaj organismoj en la agrikulturo la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Delikata Temo

En la Esperanta RetRadio, unu el la reguloj estas elekti temojn kun ´pozitiva´ enhavo – kaj pri tio mi plene konsentas. Da negativaj temoj la mondo jam havas sufiĉe. Sed de tempo al tempo mi hezitas, fronte al iuj tute specialaj temoj, kiujn mi tamen trovas interesaj kaj gravaj. Mi nomus ilin ´delikataj´ temoj, pri kiuj oni povus eltiri kaj pozitivajn, kaj negativajn signifojn. Mi pensas, ke estas alloga defio provi ekspluati ilin kaj elpreni la bonan, la utilan parton.

Unu el tiuj delikataj temoj estas la morto. Plej multaj homoj sentas ion malagrablan, kiam oni mencias ĝin. Tamen,…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio