Arquivo da tag: aktiveco

Kial kurado infektas

La grado de sportemo dependas ankaŭ de la amikoj. Se ili kuras pli longe kaj pli rapide ol aliokaze, tiam plialtiĝas – almenaŭ sub certaj kondiĉoj – la propra sporta produktivo. Tion montras prijuĝa analizo de mezuriloj pri sporta produktivo de 1,1 milionoj da kurantoj kaj kurantinoj.

La homo estas socia estulo kaj emas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Simpatie al tutmondaj piedirantoj

“Piedirantojn oni devas ŝati. Piedirantoj estas plej granda parto de homaro. Eĉ pli: ili estas plej bona parto de ĝi”, firme proklamas, en la jaro 1931, Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov je la komenco de ilia satira romano “Ora bovido” (tradukita el la rusa al Esperanto kaj eldonita fare de nia samideano Aleks Kerbel).

Kaj tiel ili daŭrigas:
“Piedirantoj kreis la mondon. Tio estas ili kiuj konstruis urbojn, altigis multetaĝajn domojn, instalis akvoduktojn kaj kloakojn, pavimis stratojn kaj lumigis ilin per elektraj lampoj. Tio estas ili kiuj disvastigis civilizon tra la tuta mondo, inventis libropresadon, elpensis pulvon, transĵetis pontojn, deĉifris egiptajn hieroglifojn,…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio