Arquivo da tag: aktivecoj

Mia vojo al Esperanto

Kiam iu esperantisto kandidatiĝas al iu posteno en UEA, li/ŝi devas skribi – kaj eble en intervjuo paroli – pri siaj konoj kaj spertoj en Esperanto. Poste oni kelkfoje diskonigas en la revuo Esperanto aŭ en la retejo de UEA kelkajn tiajn informojn pri la homo kiu estis elektita. Ekzemple pri la estraranino Sara (aŭ Maria Rosaria) Spanó oni informis, ke ŝi eklernis Esperanton fine de 2007 kaj pli kaj pli aktivis loknivele. Pri la redaktoro de Esperanto, Attila Kaszás (kiu restis nur unu jaron en la posteno), legeblis:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Sporto helpas venki kanceron

Ke moviĝado estas bona por koro kaj sangocirkulo, tio estas sufiĉe konata. Studaĵoj nun montras: Sporto ankaŭ kontraŭefikas la ekeston de kancero – eĉ pli efike ol la rezignado pri alkoholo.

Evidente sporto estas la plej bona medicino: “En Eŭropo ĉirkaŭ 15 procentoj de ĉiuj kancermalsanoj estas ŝuldataj al mankanta moviĝado”, diras estrino de la germana kanceresplora centro en Heidelberg. Per tio – substrekas la estrino de la sekcio pri moviĝado kaj preventesplorado…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)