Ĉu bovaĵo baldaŭ el retorto?

Ankoraŭ dum la 1950-aj jaroj en nia lando bongusta rostaĵo haveblis nur dimanĉe. Kolbasaĵoj nur malofte kovris pecon da pano. Hodiaŭ la amase produktata kaj konsumata viando kaŭzas grandajn problemojn. La produktado de viando ne nur okupas grandajn areojn da grundo, sed ankaŭ ŝarĝas la medion pro la apliko de pesticidoj kaj fungicidoj kiuj …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Transporto de akvo al duonseka regiono

Brazilo disponas la plej grandan rezervon de dolĉa akvo en la mondo. Jam la rivero Amazonas enhavas 25 procentojn de la mondaj rezervoj. Tamen, ĉar Brazilo estas grandega lando, preskaŭ kontinento, ne en ĉiuj regionoj abundas akvo. Unu el la diversaj brazilaj biomoj estas granda regiono en nordorienta Brazilo. Ties klimato estas nomata duonseka, kaj eĉ la regiono nomiĝas “brazila duonsekejo”. Ĝi etendiĝas sur…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kapti nebulon per retoj

De pluraj jaroj Peruo batalas kontraŭ la sekeco. La movado “Peruanoj sen akvo” nun reagas per pilota projekto: Per retoj oni volas kolekti akvon el nebulo – kaj tiel oni esperas verdigi la dezerton ĉe la limo al Ĉilio.

En la batalo kontraŭ klimata ŝanĝo kaj sekeco perua organizaĵo vetas pri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La akvo de la vivo

Male al amaso da substancoj kiujn ofertas al ni industrio de medikamentoj, ekzistas unu forgesita preskaŭ, kvankam sufiĉe bone konata delonge. Kiam mi estis infano, mi ne tro ŝatis ĝin, ĉar mia patrino aplikis ĝin, kiam mi vundiĝis, kaj ŝi volis priverŝi la frotvunditan lokon sur mia genuo, por ke ne okazu ia infekto. Tiucele ŝi prenis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Reviviĝantaj plantoj

Laŭ la Monda Nutra kaj Agrikultura Organizo de UN sekeco minacas la provizadon per nutraĵoj de centmiloj da homoj. Tiu tendenco estas plialtiĝanta ĉar la klimata ŝanĝo kondukas al pli kaj pli da ekstremaj veteraj okazaĵoj kiel ekzemple sekecoj.

Aŭstraj esploristoj nun eltrovis ke tiaj sekecoj ofte rapidege moviĝadas kvazaŭ kiel ventegoj tra kontinento kaj postlasas malantaŭ si …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)