La virtuala mondo sukcesigas E-on en la reala mondo

Per la apero de la nova kompufona aplikaĵo “Amikumu” antaŭ nelonge la teknika bazo por la disvastiĝo de Esperanto en la mondo signife plifortiĝis: Nun eblas trovi E-amikojn en la proksimeco de ĉiu loko sur la tero kie oni ĵus troviĝas. Do se oni vizitas alian landon aŭ se oni ekloĝas en nova lando kies lingvon oni ankoraŭ nesufiĉe regas, tiam la trovo de E-amiko helpe de “Amikumu” certe estas bona afero.

Esperanto tiel ebligas ja ne nur pure lingvan komunikadon, sed ĝi…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

UEA fariĝis la Oficiala Sponsoro de Amikumu

Post diversaj diskutoj kaj intertraktoj, la Estraro de UEA decidis apogi la novan retan projekton Amikumu. UEA estas nun ĝia Oficiala Sponsoro. La projekto celas krei kaj evoluigi programeton (aplikaĵon) por poŝtelefonoj, kiu ebligas al parolantoj de elektita lingvo trovi samlingvanojn en sia proksimeco.

La utileco de tia aplikaĵo por esperantistoj estas klara, komentis Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. Iusence ĝi estas ĝisdatigo de la plej malnova servo de UEA, la Delegita Reto, kiu same celis plifaciligi kontaktojn inter homoj dum vojaĝoj aŭ pri komunaj interesoj.

La programistoj de Amikumu estas du el la plej konataj retaj aktivuloj de la interreta generacio: Chuck Smith, elektita kiel Esperantisto de la Jaro 2015, kaj Evildea (Richard Delamore), la plej spektata Esperanto-filmisto ĉe JuTubo.
Amikumu ne nur celas esperantistojn, klarigas Evildea. Ĝi celas parolantojn de ĉiuj el la 7.000+ mondaj lingvoj (inkluzive 100+ signolingvojn). Tio signifas, ke Amikumu servos kaj esperantistojn kaj neesperantistojn egale. Ekzemple, se vi parolas la ĉinan kaj interesas vin kudrado, vi povos uzi Amikumu por trovi proksimulojn, kiuj parolas la ĉinan kaj ankaŭ havas la saman hobion.
Antaŭ du semajnoj, la skipo de Amikumu lanĉis monkolekton per la retejo Kickstarter, kiu jam alportis pli ol €25.000. La sukceso de la monkolekto grandparte fontas de tio, ke ĝi furoras inter ne nur esperantistoj sed ankaŭ poliglotoj, surduloj kaj parolantoj de minoritataj lingvoj.
Ni ĝojas kunlabori en projekto, tiel konforma al la valoroj de la Manifesto de Prago, aldonis Fettes. Ni ankaŭ tre dankas la diversajn donacintojn, kiuj same kiel ni decidis konkrete subteni la skipon de Amikumu.
Por ricevi pliajn informojn bv. skribi al: <nomo@de.la>info@amikumu.com. Donacojn eblas fari al la Amikumu-konto de UEA [amku-r]. Vidu: http://uea.org/alighoj/pagmanieroj Bonvolu aldoni priskribon: Donaco. Ankaŭ oni povas rekte donaci al la monkolekto ĉe Kickstarter, kie la monkolekta kampanjo finiĝos je la 23:59 centra eŭropa tempo la 16-an de novembro. Vidu: https://www.amikumu.com/ks

Amikumu!

amikumu

Saluton!

Ni finfine preparis ĉion! La momento, kiun ni ĉiuj atendas, estas veninta. Ni oficiale ĵus lanĉis la monkolektan kampanjon de Amikumu ĉe Kickstarter por financi la programadon de ĉi tiu gravega aplikaĵo. Amikumu estos aplikaĵo kiu helpos vin trovi kaj kontakti esperantistojn, ĉu vi estus hejme aŭ alilande! Jen kelkaj potencialaj uzokazoj:

  • Vojaĝante alilande, uzu Amikumu por trovi lokajn esperantistojn
  • Studante lingvojn en la lernejo, uzu Amikumu por trovi lokajn denaskulojn de viaj studataj lingvoj.
  • Butikumante ĉe la superbazaro, signallingvanoj povas uzi Amikumu por trovi unu la alian.

La potencialo de ĉi tiu teknologio por lernado, trovado de novaj amikoj, kaj esplorado de lokaj kulturoj estas senlima. Amikumu revolucias kiel ni konektiĝas kaj amikiĝas.

Tamen, ni bezonas vian helpon. Ĉiu eŭro, kiun vi povas liberigi, multe helpas al ni programi la apon, kiun ni ĉiuj volas realigi. Se vi ne povas donaci, diskonigu nian monkolekton inter ĉiuj viaj konatoj. Ju pli da homoj aŭdas pri Amikumu, des pli probable ni atingos la monkolektan celon. Ĉi tiu monkolekto estas ĈIO NENIO. Se ni ne atingos €8.500 antaŭ la 16-a de novembro, ni ricevos neniom kaj programado finiĝos.

Monkolekta paĝo: https://www.amikumu.com/ks/