Arquivo da tag: arbaro

Kie la arbaro certigas la survivon

Por kontraŭbatali la mondan malsaton necesos direkti pli da atento al la konservado kaj la daŭrigebla elprofitado de arbaroj. Tion montras ampleksa raporto.

Unu miliardo da homoj bezonas la oferton de la arbaroj por sia ĉiutaga vivo. Tion konkludas aktuala raporto. La fokuso de la interdisciplina analizo estis direktita al landoj en kiuj regas malsato kaj nesufiĉo de nutraĵoj.

El tio fariĝas komprenebla la grandega signifo de arbaroj: Por multaj milionoj da homoj la arbaro estas la plej favora, ofte sola fonto por fajra ligno por kuiri kaj hejti, por voraĵo por la brutaro, por favorkosta konstrumaterialo. Arbaroj liveras sanajn manĝaĵojn, plantojn kaj fruktojn, insektojn kaj mielon, ĉasbestojn, birdojn,…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.