Kvindek pundoj por simfonio

Antaῠ precize ducent jaroj okazis kurioza negoco en la merkato de arto, en Eῠropo. En la jaro 1817, la Filharmonia Societo de Londono pagis 50 pundojn por mendo de simfonio al tiam fama komponisto. La komponisto laboris dum kelkaj jaroj kaj fine, en 1824, oni premiere prezentis la verkon, en Vieno. La publiko reagis entuziasme, vigle kaj brue. La aῠtoro ĉeestis la debutan prezenton, kun la dorso turnita al la publiko. Li preskaῠ ne perceptis la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Muzeo Camille Claudel

La kulturkajeroj de ĵurnaloj tra la mondo informas lastatempe pri la inaῠguro de Muzeo Camille Claudel, en la franca urbo Nogent-sur-Seine, 100 kilometrojn sudoriente de Parizo. Ĝi estas efektive interesa okazaĵo en la kampo de tutmonda arto. Fine, al tiu granda artistino oni donas dignan lokon, kiu montras ŝian verkaron kaj elstarigas ŝian geniecon. Aparte kurioza estas, ke tio okazas precize kiam oni omaĝe memoras la centjariĝon de la morto de alia geniulo de skulptarto, Auguste Rodin. La vivoj de Rodin kaj Camille tragike interplektiĝis. Post tumulta,..

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Talentuloj estas en Esperantujo

Talentuloj estas en Esperantujo kaj ni devas fieri pri ili kaj ilin apogi ankaŭ laŭde. Iom-post-iom nuntempaj talentaj samideanoj bonege evoluigas vere internacian kulturon propran de nia lingvo kaj trafe vivigas ĝin. Ekde kiam, antaŭ dekduo da jaroj, bedaŭrinde kiel jam maljuna arida informadikisto, mi esperantistiĝis, ne tute senenvie  mi admiradas niajn…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Arto por ĉiuj

En ĉi tiu monato februaro 2017, unu el la plej grandaj, famaj kaj gravaj muzeoj en la mondo, la “Metropolitan”, en Novjorko, anoncis epokfaran decidon. Per oficiala komuniko, ĝi decidis liberigi ĉirkaῠ 375000 verkojn el sia cifereca katalogo kiel bildojn por publika aliro. Pro tiu nova sinteno flanke de la institucio, la artaĵoj jam estas disponeblaj en interreto laῠ sistemo de “Creative Commons Zero”. Tio permesas, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La sekreto de Stradivarius

Sciencistoj foje alfrontas defiojn similajn al tiuj, pri kiuj okupiĝis Sherlock Holmes. Ili penas eltrovi malsanojn, kiuj mortigis egiptajn reĝojn antaŭ miloj da jaroj; ili penas eltrovi, ĉu la artan stilon de Monet kaj El Greco kaŭzis okulmalsanoj; ili penas eltrovi, ĉu Napoleono havis stomakajn problemojn, kaj tial li konstante pozis kun la mano sur la ventro.

Nuntempe, ĉinaj sciencistoj deĉifras unu el la plej malnovaj enigmoj en la mondo de arto:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)