Arquivo da tag: arto

La “aliaj” olimpikoj

Dum parto de la monato aŭgusto 2016, la tuta mondo entuziasme rigardas al Brazilo, aparte al Rio. La olimpikaj ludoj akaparas la atenton de ĉiuj, kiel unu el la plej grandiozaj eventoj sur nia planedo. Oni aplaŭdas, oni kritikas, oni miras, oni timas, kaj precipe oni admiras la paradon de atletoj, kiuj klopodas atingi la limon de la korpa kaj mensa potencoj de la homo. La gazetaro ĉie verŝas riveretojn da inko por analizi kaj komenti ĉiujn detalojn de la programo. Estas do tre malfacile ion novan diri pri tio.

Ni do turnu nian rigardon al “aliaj” olimpikoj, pri kiuj oni…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Brazila filmeto premiita en Cannes

Artaĵo valoras per si mem, pro sia propra beleco aŭ kapablo estigi sentojn kaj pensojn. Sed kiam artaĵo aldonas al sia beleco konstruan mesaĝon al la socio, tiam ĝi atingas siajn plej altajn kulminojn. Tion bone komprenis la grandaj Viktor Hugo, Karlo Dickens, Leono Tolstoj. Ne temas pri ideologioj, kiuj celas arigi fanatikajn adeptojn por iu partio, sed pri universalaj homaj valoroj. Arto ne celas prediki, sed povas pledi por respekto al ĉiu kunhomo.

Pri tio oni devas pensi kun…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La mondfama dancanta satiruso

La helena ĉefverko en Mazaradelvalo

Dum la Itala Esperanto-Kongreso en Mazaradelvalo (Sicilio), esperantistoj el la kvin kontinentoj havis la eksterordinaran okazon senpere admiri unu el la plej mondfamaj helenaj statuoj el bronzo: “La dancanta satiruso” (3-an aŭ 2-an jarcenton antaŭ Kristo). Kompreneble ĝi estas la ĉefa atrakcio de la urba samnoma museo, kiu eksponas submarajn eltrovojn el la markolo inter Sicilio kaj Tunizio, nomata “kanalo de Sicilio”.

Jen interesa rakonto pri la nekredeblaj eltrovoj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

INHOTIM – Granda brazila muzeo sub la ĉielo

Antaŭ kelkaj semajnoj forpasis en Brazilo monde konata artisto. Oni konas lin per la nomo Tunga. Lia vera nomo estas Antonio José de Barros Carvalho e Mello Mourão. Li naskiĝis en la jaro 1952, en la ŝtato Pernambuco. Liaj verkoj en la kampo de plastika arto fariĝis internacie aprezataj. Li estis la unua brazila artisto, kies verkon oni ekspoziciis en la Pariza Muzeo Louvre.

Krom valora artisto, Tunga estis ankaŭ…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La pioniro Töpffer

Antaŭ kelkaj tagoj granda brazila ĵurnalo publikigis artikolon pri brazilano, kiu trovis inter siaj malnovaj libroj ekzempleron de la unua eldono de verkoj de Rodolphe Töpffer. Tiun valoraĵon heridigis al li lia avo, kaj ĝi longe restis forgesita meze de aliaj paperoj. Nun li serĉas rimedojn por reeldoni la librojn per komentita reprodukto.

Sed kiu estis Rodolphe Töpffer? Oni konsideras lin …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)