Aŭditaj vortoj formas la cerbon

La unuaj tri jaroj en la vivo de infano estas aparte gravaj por ties evoluo. Kiel tio kion oni diras al ili efikas en diversaj kampoj, tion esploras sciencistoj kaj ili konkludas: Parolu pli kun infanoj!

En bunta jaketo kaŝiĝas eta sonregistrilo. Ĝi estas vortonombrilo. Pli ol 2400 infanoj en la orientusona marborda urbo Providenco ĝis nun ricevis tian jaketon. Tiel registriĝis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La voĉo malkaŝas emociojn

Kiel fartas mia kunparolanto? Ofte jam gestoj kaj mimiko liveras respondojn je tiu demando. Sed ankoraŭ pli fidinde evidente la voĉo malkaŝas kion la alia homo sentas.

La emocia situacio de ĉeestanta samepokano eble jam plej bone estas taksebla per nura aŭskultado – sen observado de la mimiko. Tiun rezulton atingis psikologo de la usona Yale-universitato en New Haven. Por sia studaĵo li estis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Okuloj kunaŭskultas, sed ne en Japanio

Ni komprenas ion parolatan pli bone aŭ pli rapide se ni rigardas al la buŝo de la parolanto. Por japanoj aliflanke tiu kroma informo estas ioma ŝarĝo.

Se filmo estas tiel malbone dublita ke la lipmovoj ne kongruas kun la parolata teksto, tiam la spektanto nur malfacile povas kompreni la enhavon. Tio okazas ne nur en la kinejo, sed ankaŭ en la laboratorio de psikologoj, kie…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)