Biofueloj povus helpi al la klimato

Aviadiloj signife kontribuas per la elpuŝo de varmdomaj gasoj kaj de fulgopartikloj al la klimata ŝanĝo: Biofueloj povus laŭ nova studaĵo helpi: Ili ĵetas signife malpli da fulgo en la atmosferon – kaj tiel formiĝas malpli da kondensostrioj.

Por la klimata bilanco tiuj kondensostrioj, kiel ni ĉiuj konas ilin de la rigardo al la horizonto, estas ekstreme gravaj. “Ili efikas pli forte ol…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉu truoj en la aero?

Kiam aviadiloj skuiĝas kaj flugiloj kurbiĝas, tiam multaj pasaĝeroj ekhavas malagrablajn sentojn. Kulpas truoj en la aero – kiel ofte oni klarigas tion – sed kio entute tio estas?

Kiu vojaĝas per aviadilo, tiu konas tion: Laŭsente precize tiam kiam oni ĵus ricevis sian bole varmegan kafon, tiam la aviadilo iom falas. Dum tute mallonga momento ĝi ŝajnas troviĝi en libera falo por poste esti forte repuŝata supren. Oni sentas la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Preventa medicino por aviadiloj

Nerva sistemo por aviaj strukturoj

Unu el la gravaj problemoj de la aviada sektoro estas lokalizi komencajn paneojn en la korpo de aviadilo. Noviga eltrovo de la Israela Aera Industrio (IAI) ebligos trafe alfronti tiajn problemojn dum la flugo mem de la aviadilo. Teknika skipo de tiu industrio dezajnis kaj konstruis realtempan diagnozan sistemon konsistantan el optikaj fibroj instalitaj kiel sentiloj en la avia strukturo, kiuj kapablas monitori ĝian fizikan staton. Tiel oni povas ricevi avertojn pri okazintaĵoj en la strukturo ― ekz. fendoj, malfortigo de partoj (ĉefe metalaj) aŭ penetro de fremda objekto ― kaj poste surtere…

Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe…  ESPERANTA RETRADIO

Fikcio kaj terura realo

Pripensante la tragedion de la germana aviadilo kraŝita sur la francaj Alpoj, oni ŝokiĝas ne nur pro la pereo de 150 homoj sed ĉefe pro la ĉiam pli certaj kaŭzoj de la terura aviadila kraŝo. La penso, ke freneza ulo intence kaj decide frakasis aviadilon je krozrapido sur montoflanko, tiel dispeciginte 150 homajn vivojn, plenigas nin per nekredebleco kaj teruro.

Ĝuste en tia animstato, tute hazarde mi spektis la filmon “Relatos salvajes”, t.e. “Sovaĝaj rakontoj”. Temas pri argentina filmo el  2014, kolekto de ses mallongdaŭraj filmoj, kies komuna temo estas perforta venĝo. En la unua rakonto, kiu estas ankaŭ la prologo de la filmo, du pasaĝeroj de avia flugo malkovras, ke ili ambaŭ konas viron je nomo “Pasternak”: la knabino estis lia eksfianĉino, dum la viro estis muzika kritikisto, kiu senindulge lin detruis per recenzo dum muzika konkurso. Aŭskultante la…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO