Elsendo de Pola Retradio (435-a)

“Angelli” – Igor Mitoraj

Jan Danysz estas la heroo de nia felietono pri koninda polo. Komence de la 435a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko, en kiu ni informas pri impona ekspozicio de skulptaĵoj de Igor Mitoraj en Pietrasanta, Italio, pri ekspozicio de hispanaj desegnistoj en Krakovo kaj pri inaŭgurota venontmonate Silezia Muzeo en Katowice. Nia E-komuna informo rilatas al la kultura evento Mazara 2015. Fine de la elsendo aŭdiĝas Leterkesto. Muzike akompanas nin la grupo Kaj Tiel Plu per fragmento de la kanto „La Violonisto” el la KD „Surplacen venu vi” eldonita de Vinilkosmo. Kulturkronikaj informoj kaj  la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Informis: Barbara Pietrzak

Pola Retradio: Hodiaŭa Elsendo

La felietono en la 419-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas dediĉita al elstara pola fiziologo, malkovrinto i.a. de adrealinto Nikodem Napoleon Cybulski. En la komenca kulturoniko ni informas pri la nomumo de la nova konstruaĵo de la Filharmonio en Szczecin inter aliaj arkitektura objektoj por la  premio de Mies van der Rohe kaj pri interesa ekspozicio en la Muzeo en Włocławek, kiu al la vasta publiko prezentas siajn neceamikajn kolektaĵojn. Sekve ni prezentas interparolon kun Maciej Jaskot. Ĝia temo estis spronita de nia brazila aŭskultanto Leonardo rimarkinta, ke en flua esperantlingva konversacio enŝoviĝis vorto el la lingvo hispana. Maciek klarigas kaŭzojn de tiaj lingvaj misoj. Fine tradicie ni proponas Leterkeston, en kiu i.a. fregmente kantas La Perdita  Generacio „Pluku ne la florojn”. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

informis: Barbara Pietrzak