Pri GMO ankoraŭfoje

Sur nia bela planedo ĉiuj homoj estas egalaj, do neniu rajtas alproprigi al si akvon aŭ nutraĵon. Sed bedaŭrinde la provo alproprigi al si nutraĵon estas la enkondukado de la Genetike Modifitaj Organismoj (GMO). Oni intencas tiamaniere patentigi la genan kodon de plantoj aŭ eĉ bestoj, por ke ili fariĝu ekskluziva posedaĵo de certaj grupoj donante al ili grandajn profitojn pro la rajto vendi ilin. Ĝis antaŭnelonge la semoj de plantoj apartenis al ĉiu, kiu ilin rikoltis sur propra kulturebla kampo, ili estis nia bono ekde la komenco de nia ekzisto.

Tamen…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Trairejoj por niaj pikaj samurbanoj

Unu el korvarmigaj kaj surprizaj vidoj por loĝantoj de multaj urboj en la mondo estas erinacoj, kiuj malrapide kaj trankvile vagadas promenante tra ĝardenoj aŭ parkoj. Sed la urba medio estigas por tiuj pikaj bestetoj ankaŭ multajn obstaklojn, kiel ŝtonajn aŭ brikajn murojn kaj ĉiuspecajn barilojn.

Lastatempe en Anglujo kaj Israelo pormediaj aktivuloj ekkunlaboris por…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kio vere estas danĝera? :-) ;-) :'(

Ĉiu viro estas respondeca pri sia familio kaj klopodas certigi al ĝi la sekurecon. La viroj kutime scipovas kaj ŝatas riski anstataŭ tio la virinoj kaj la infanoj devas esti sekuraj. Ĉi tiel agas normala socio.

Pro tio estas bone scii, kio vere estas danĝera. Ekz. la bestoj. La homoj timas leonojn kaj ŝarkojn. Dum la ŝarkoj mortigas jare nur kelkajn homojn. La ordinara meduzo dum unu jaro estas kaŭzo de la morto de cento da homoj. Leonoj mortigas ĉ. 200 homojn. Simpatiaj hipopotamoj senigas je…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Kial homoj kaj hundoj estas amikoj

Fidelaj okuloj, oblikve metita kapo: Se hundo rigardas tiel, mastro kaj mastrino korvarmiĝas. Nun sciencistoj eltrovis kial homoj havas tiel fortan ligon al siaj hundoj.

Se homo kaj hundo rigardas en la okulojn de la alia, tiam ŝanĝiĝas la cerba ĥemio de ambaŭ specioj. En la sango kaj de la homo kaj de la besto plialtiĝas la koncentriĝo de la hormono oksitocino. Tiu ĥemia mesaĝa substanco peras la senton de fido kaj aparteno, ĝi efikas trankvilige kaj forprenas timon. La saman plialtiĝon de la nivelo de oksitocino oni povas observi se patrinoj rigardas en la okulojn de sia beboj aŭ…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Dezerta lacerto naĝas tra la sablo

Esploristoj de la universitato de Linz solvis enigmon de la naturo ĉe dezerta lacerto. La haŭto de tiu lacerto enhavas specialan sukeron kiu efikas ke ĝi ĉiam restas glata kaj pura malgraŭ forta frotado. Tio estas ekkono kiu malfermas al la industrio novajn eblecojn. Ĝi povus ekzemple servi ĉe la produktado de lakoj, glitlagroj kaj de sunĉeloj.

Kvazaŭ kiel fiŝo tiu lacerto moviĝas en la dezerta sablo. Tial ĝi ankaŭ nomiĝas sabla fiŝo. La besteto kun longeco de ĝis 15 centimetroj en profundeco de duona metro “naĝas” tra la sablo en sekundo ĝis 30 centimetrojn. Sed la grajnoj ne povas damaĝi ĝian haŭton. Ĝi restas komplete senleza. Neniu malpuraĵo, neniu grataĵo malhelpas la moviĝon antaŭen. La skvamoj de la lacerto kiu daŭre renovigas sian haŭton restas ĉiam…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe Esperanto Retradio