Vivceloj kaj sano

En la 20-a jarcento, la aŭstra psikiatro Viktor Frankl, kiu travivis grandajn suferojn dum la Dua Mondmilito, elvolvis la ideon, ke la homoj devas havi firmajn vivcelojn. Nur tiel ili povas atingi feliĉon kaj transpasi malfacilaĵojn. Lia sistemo de psikoterapio baziĝas sur tia ideo.

En la jaro 1989, usona esploristino Carol Riff kreis skalon por mezuri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La menso pli longe restas forta

Rilate al kognaj kapabloj la generacio 50 plus estas pli forta ol la samaĝuloj antaŭ malmultaj jaroj. Sed rilate al korpa forteco ili sentas sin malpli kapablaj.

Ĉu la homaro pli kaj pli saĝiĝas aŭ ĉu ĝi malsaĝiĝas antaŭ siaj elektronikaj sorĉaj kestoj? Ĉiukaze ĝi pli kaj pli aĝiĝas – ĉiu dua homo kiu hodiaŭ naskiĝas en riĉa lando, povas kalkuli pri bonaj 100 jaroj -, kaj la homoj ankaŭ pli longe restas korpe kapablaj. Se finfine laŭ la aĝo la kapablo perdiĝas, tiam tio okazas paralele ĉe korpo kaj menso. Tio almenaŭ estas ĝenerala opinio, kaj tio montriĝas ankaŭ ĉe multaj individuoj. Ĉu tiel statas ankaŭ ĉe kompletaj populacioj, tio estas mirinde nekonata, apenaŭ ekzistas studaĵoj pri tio. Sciencistino de instituto pri demografio nun en Vieno prezentis eĉ du studaĵojn. Ŝi testis la bonfarton de 50- ĝis 90-jaruloj en Anglio kaj Germanio kaj enketis dufoje, nome en la jaroj 2006 kaj 2012, la aĝogrupoj estis la samaj, la individuoj ne.

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio