Arquivo da tag: Braziljo

La historio de la fondo de Braziljo

Multaj homoj scias, ke Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo, estas ne nur relative nova urbo, sed ankaŭ planita urbo, kio signifas, ke ĝi ne naskiĝis kaj kreskis nature, sed estis kreita specife por esti ĉefurbo.

Ekzistas aliaj tiaj ĉefurboj en la mondo. Mi serĉis en la interreto, sed ne trovis kompletan liston. En germana retpaĝo (http://www.momondo.at/inspiration/gebaut-um-zu-begeistern-6-der-beeindruckendsten-hauptstadte-der-welt/#giuBxGArAiYF5owX.97) la titolo estas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Spirita Majstrino de Oomoto el Japanio vizitas la Templon de Bona Volo

Braziljo, Brazilo — S-ino Kurenai Deguĉi, spirita majstrino de Oomoto, el Japanio, vizitis kune kun sia sekvantaro la Templon de Bona Volo (TBV) , la Templon de la Dia Ekumenismo. Enaildo Viana, ministro de la Templo de Paco, prezentis la lokon al la vizitantoj, akompane de la multjara amiko de Legio de Bona Volo (LBV) kaj prezidanto de Oomoto Internacia, s-ro Shigeki Maeda.

Mirigita pro tio, ke ŝi revenis al la loko, de post kvar jaroj, s-ino Kurenai pilgrimis tra ĉiuj medioj. Ĉe la Sankta Fonto, ŝi kaptis la okazon por mediti kaj ankaŭ substrekis ke ŝi estas “tre kontenta kaj tre feliĉa reveni al TBV”.

Omaĝe al ŝi, la Soldadetoj de Dio, de LBV — kiel ameme estas nomataj la infanoj de la Institucio —, donacis al s-ino Deguĉi orkideon kaj faldfolion pri TBV, en la japana, kaj ankaŭ ekzempleron de la revuo Bona Volo Ekumenismo, memorigan eldonon lanĉitan dum la 25a Jubileo de la fonddatreveno de la Templo de Bona Volo, okazinta la 8an de novembro 2014.

Dum intervjuo al Superreto Bona Volo de Komunikado (Radio, TV, interreto kaj publikigaĵoĵ), s-ino Kurenai sendis sian mesaĝon al la direktoro-prezidanto de LBV kaj fondinto de la Templo de la Dia Ekumenismo: “Mi volus sendi brakumon alPaiva Netto kaj elkore danki lin”. La spirita majstrino de Oomoto el Japanio lasis memoraĵon por la gvidanto de LBV kaj substrekis ke ŝi revenos tre feliĉa al sia lando.

Vizitu ankaŭ vi la Templon de Bona Volo, unu el la Sep Mirindaĵoj de Brazilja, situanta ĉe SGAS 915, parceloj 75/76 — Brazilja, ĉefurbo de Brazilo. Por pliaj informoj, telefonu: (+5561) 3114-1070 aŭ skribu al esperanto@bonavolo.com.

Fonte: Templo da Boa Vontade