Religioj en Braziljo (3)

Eble estus pli normale paroli pri religioj en Brazilo, sed mi komencis la 5-an de decembro paroli pri religioj en Braziljo, ĉar en la brazila ĉefurbo – aŭ pli ekzakte en la tiel nomata Federacia Distrikto – estas aparte granda la nombro de spiritaj movadoj.

Mi menciis la religian sinkretismon ekzistantan en ĉi-tiu lando. Kiu estas sinkretismo? PIV eksplikas: …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Religioj en Braziljo (1)

Kiam mi volis skribi pri “Religioj en Braziljo”, mi rigardis unue la vikipediajn artikolojn pri “Religioj en Brazilo” kaj “Religioj en Germanio”. Tiu lasta artikolo ege surprizis min: en ĝi troviĝas listo kun pli ol cent (!) religioj, sektoj kaj aliaj spiritaj movadoj. Preskaŭ dudek el ili havas nur malpli ol mil membrojn. La katolika eklezio estas je la unua loko, kun 28,5% de la loĝantaro, la evangelia (al kiu apartenas ĉirkaŭ 20 diversaj protestantaj eklezioj) je la dua, kun 26,5%. La trian lokon okupas la sunaistoj (3,2%) – pro tio, ke vivas multaj enmigrintoj en Germanio. Sed la plejmultaj enloĝantoj en tiu lando deklaris sin senreligiaj (ĉirkaŭ 35%).

Male Brazilo estas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Frans Krajcberg – defendinto de la naturo

La 15-an de novembro forpasis la 92-jaraĝa polo Frans Krajcberg, kiu estis adoptinta en 1957 la brazilan ŝtatanecon.

Li naskiĝis en 1921 en Kozienice, Pollando, proksime al Varsovio. 18-jaraĝa, kiam la  germanoj invadis lian patrujon – per kio komenciĝis la 2-a Mondmilito –, li fuĝis al Sovetunio, kie li komencis studi arton kaj inĝenieristikon ĉe la Universitato de Leningrado. Kiam tiu urbo estis sieĝata en 1941, li iris al…

 

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Transporto de akvo al duonseka regiono

Brazilo disponas la plej grandan rezervon de dolĉa akvo en la mondo. Jam la rivero Amazonas enhavas 25 procentojn de la mondaj rezervoj. Tamen, ĉar Brazilo estas grandega lando, preskaŭ kontinento, ne en ĉiuj regionoj abundas akvo. Unu el la diversaj brazilaj biomoj estas granda regiono en nordorienta Brazilo. Ties klimato estas nomata duonseka, kaj eĉ la regiono nomiĝas “brazila duonsekejo”. Ĝi etendiĝas sur…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)