Labormigrado el Britio

La rezulto de la brita referendumo pri eliro el EU ŝanĝas la profesiajn perspektivojn de milionoj da laborprenantoj en Britio. Sub aparte alta necerteco suferas ĉiuj tiuj EU-eksterlandanoj kiuj vivas kaj laboras en la Unuiĝinta Reĝlando. Ĉu ili rajtos resti post la oficiala eliro de Britio el EU? Kaj se jes, sub kiuj kondiĉoj? Tio estas ankoraŭ tute malklara, sed la nova ĉefministrino jam anoncis ke ŝi volas limigi la liberecon de setlado de EU-eksterlandanoj.

Pli ol la duono de la germanaj fakuloj kiuj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Timo regis en la brita referendumo pri EU-membreco

La 23-an de junio la britoj en referendumo kun plimulto de 52 procentoj voĉdonis por forlaso de EU. Ili deziras rericevi sian sendependecon, ili ne ŝatas esti regataj de EU-institucioj en Bruselo kaj aliaj lokoj en EU. Estas pli ol dubinde ĉu tiu regajnota sendependeco alportos pli da libereco kaj prospero al la lando.

En la tuta kampanjo por la referendumo ja regis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)