Arquivo da tag: cerbo

La reganto en la cerbo

Por plenumi decidojn dopamino estas la centra ludanto. Se tiu hormono mankas, ekzemple ĉe la Parkinsona malsano, tiam eĉ ne eblas decidi pri movoj.

Se oni povas elekti inter sana pomo maldekstre kaj ĉokolado dekstre, tiam oni eble unue tendencas maldekstren, sed ŝanĝas sian preferon lastmomente, la sentoj ĉe tio estas dubaj, la konscienco…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Eblas lerni super-memoron

Memor-atletoj kapablas enskribi en sian memoron ĝis cent vortojn dum kvin minutoj. Eksperimento de cerbesploristoj montras: Tiaj kapabloj estas principe lerneblaj. Ankaŭ normalcerbuloj povas per trejnado akiri super-memoron.

Al la ŝak-ĉampiono Magnus Carlsen fakuloj atestas kolosan memoron surbaze de kiu li kapablas elvoki milojn da…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Neŭronoj kreskas al la molaj partoj de la cerbo

Sciencistoj eltrovis ke neŭronoj – la nervaj ĉeloj – kreskigas siajn aksonojn ne nur sekvante specifajn kemiajn spurojn rekoneblaj de la ĉelaj membranaj proteinoj, sed pro la denseco de la ĉirkaŭanta medio.

Delonge estas ĝenerala scio, ke la ĉeloj komunikiĝas inter…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Humuro funkcias kiel laŭtec-agordilo

Se aliaj homoj ridas, tio rekompencas tiun kiu faris ŝercon. Tiam en la cerbo malfermiĝas “percepta pordego” kaj la informoj estas plukondukataj. Se la ŝerco malsukcesas, la signaloj restas malfortaj.

Ĉu vi ridas aŭ ĉu vi oscedas? Post ĉiu ŝerco aŭ farso ekestas momento de necerteco. Depende de tio kiel la pinto de la ŝerco alvenas ĉe la aŭskultantoj, ili ridas, ploras aŭ enue rigardas. Humuro estas afero de supozo. Se la prezentanto de ŝerco…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kompufonoj modifas la cerbon de infanoj

Pli kaj pli da etaj infanoj, parte eĉ beboj, ludas anstataŭ kun pupoj kaj aŭtomobiletoj kun kompufono kaj tabuleta komputilo. Ekspertoj avertas ĉe kongreso en Vieno: Ciferecaj rimedoj modifas la cerbon de infanoj – precipe la rekompencan sistemon.

Unue estis la lulkanto, poste venis la muzikhorloĝo kun risorta mekanismo kiu per muziko devis prepari la bebon por la enlitiĝo. Ankaŭ hodiaŭ en multaj porinfanoj ĉambroj aŭdiĝas ankoraŭ belaj sonoj, tamen ili…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)