Bakterioj en la intesto influas la cerbon

De iom da tempo, kuracistoj uzas transplantadon de fekaĵoj por kuracado de intestaj inflamoj kaj infektoj. Stranga koncepto, ĉu ne? Eĉ pli stranga eble estas la konstato, ke tia transplanto povas ŝanĝi la konduton de homoj. Laboratoriaj esploroj per bestoj montris, ke intestaj bakterioj estas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Dum graveda tempo, la cerbo ŝanĝiĝas

Ĉiuj scias, jam de longa tempo, ke la psiko de gravedulinoj modifiĝas. Emocioj fariĝas pli intensaj, kapricaj deziroj aperas, ŝanĝiĝas la libido kaj ankaŭ certaj vidpunktoj pri ĉiutagaj aferoj. Sed ne nur dum la graveda tempo. Post la akuŝo, intensa zorgemo pri la ĵusnaskito superas lacecon kaj ĉirkaŭantajn malfacilaĵojn. Por defendi kaj protekti siajn idojn, patrinoj montriĝas nekredeble…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Infano restrukturigas patrinan cerbon

Dum la gravedeco tutaj regionoj en la virina cerbo restrukturiĝas tiel ke patrinoj post la nasko povas pli bone ekkoni la bezonojn de siaj infanoj.

La cerbo ne restas sama dum la tuta vivo, ĝi restrukturiĝas plurfoje. Unuafoje tio okazas en la feto. En ĝi cerbaj ĉeloj unue produktiĝas pli ol bezonate kaj forte reduktiĝas tiam tuj antaŭ la naskiĝo. En kelkaj cerboregionoj mortas 70 procentoj de la ĉeloj, temas pri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

 

Viraj cerboj malkaŝas personecon

Ĉe certaj cerbaj strukturoj sciencistoj kredas ke ili povas legi ĉu viro estas malfermita, ĉu skrupula aŭ emocie stabila. Ĉe virinoj tio aliflanke ne eblas.

Sciencistoj sukcesis trovi kuntekston inter la personeco de viroj kaj la kvanto de griza substanco en certaj partoj de la cerbo. La esploristoj estas certaj ke sekshormonoj estas kunligitaj kaj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Plendi modifas la cerbon negative

Estas sciate, ke oni ne povas fidi la asertojn faritajn en la interreto. Ĉiam konsilindas, serĉi, ĉu specifaj asertoj estas konfirmataj en pluraj paĝoj.

Antaŭnelonge mi legis tekston en brazila retejo (pri Psikologio – http://www.psicologiasdobrasil.com.br/ciencia-explica-porque-reclamar-altera-negativamente-o-cerebro/) pri esploro kaj opinioj de Steven Parton. Ĉar unu detalo ŝajnis al mi stranga,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)